Armea ataŝeo estas fakulo ligita al diplomatia misio, tio estas ataŝeo, plej ofte plenigita de altranga armeano, oficiro. Ĝenerale, armea ataŝeo servas kun la diplomatia personaro de ambasadejo aŭ konsulejo. Foje ekzistas apartaj ataŝeoj pri armeo, mararmeo kaj aerforto.

La armea ataŝeo estas konsilanto por la diplomatiistoj en aferoj militistaj, de nacia defendado, kaj de kooperado tiufaka:

  • Militista kooperado
  • Kooperado pri armiloj
  • Rilatoj pri strategio
  • Defendocela informo-kaptado