Armea saluto estas saluto de armeanoj kaj ofte ankaŭ de aliaj uniformportantoj. Oni salutas per tuŝo de la mano al la ĉapo (aŭ alia kapvesto). Se oni ne portas kapveston (ekz, interne de konstruaĵo) la armeano salutas per abrupta turno de la kapo en la direkto de la superulo kvankam en Usono, kaj kelkaj aliaj landoj, la armeanoj ankaŭ salutas per la mano sen kapvesto.

Salutanta leŭtenanto de la usona mararmeo
Salutanta franca generalo

Deveno redakti

La armea saluto originas en la dum momenta depreno de la ĉapelo kiel signo de respekto al superulo. Ĉar grenadistoj ne portis ĉapelojn sed ĉapojn, ili rajtis ne depreni la ĉapon sed sufiĉas mallonge tuŝi ĝin per la dekstra mano. Tiu simpla formo de salutado sekve kutimiĝis por ĉiuj armeanoj.

Estas mencioj ke la salutado devenas el la mezepokoj. Kiam surĉevalaj kavaliroj en kompleta kiraso reciproke renkontiĝis (jes aŭ ne por turniro) ili malfermis la vizieron por montri la vizaĝon. Antaŭ ĉio kiel signo de reciproka respekto. Tiu mangesto ege similas je la hodiaŭa saluto sed tio ne estas pruvita interrilato.