Armena Kongreso de Orientaj Armenoj

La Armena Kongreso de Orientaj Armenoj estis establita en oktobro 1917. Ĝi unuigis la Armenajn Naciajn Konsiliojn ĉirkaŭ la Rusa Armenio.

Armena Kongreso de Orientaj Armenoj
vdr

La Konsilio laboris kiel provizora registaro, kun ministerioj de militistaro, rifuĝintoj, sano kaj eduko. Ĝi baziĝis en Erevano. Ĝiaj decidoj estis akceptitaj kiel armenaj decidoj; konsiderante la kondiĉojn ĝi estis la plej bona "plenrajta" reprezenta parlamenta sistemo de la orientaj armenoj. Ĝi estis membro de la Speciala Transkauzkaza Komisiono.

Ĝi havis la potencon negoci kun la Otomana Imperio kaj la Centraj Potencoj kaj poste la permanenta ĉefo elektita de la Kongreso deklaris la estiĝon de la Armena Demokratia Respubliko en 1918.