Armena Nacia Konsilio

La Armena Nacia Konsilio (armene: Հայոց Ազգային Խորհուրդ) estis konstanta plenuma organo formita de la Armena Nacia Kongreso en Tbiliso (tiam en la Rusa Imperio) en oktobro 1917. La Konsilio respondecis pri kreo de la Armena Demokratia Respubliko en majo 1918, la unua sendependa armena ŝtato post la mezepoko.

La Konsilio konsistis el 15 membroj, sub la prezido de Avetis Aharonjan. Kvankam la Armena Nacia Kongreso estis regita de la Daŝnaka Partio, por kompromisi kun aliaj politikaj grupoj, la Daŝnakoj nur prenis ses el la disponeblaj seĝoj en la konsilio.

Fontoj redakti

  • Richard G. Hovanissian The Republic of Armenia: The First Year 1918-19 (University of California, 1971)
  • Rouben Paul Adalian Historical Dictionary of Armenia (Scarecrow Press, 2010)
  • Michael A. Reynolds Shattering Empires: The Clash and Collapse of the Ottoman and Russian Empires 1908-1918 (Cambridge University Press, 2011)