Armena evangelio de la infanaĝo

Armena Evangelio de Infanaĝo estas apokrifa evangelio armenlingva atinginta nian epokon, kies manuskriptoj estis unuafoje integre konigitaj al scienca mondo nur en 1898 iniciate de pastro Isaia Daietsi, laŭ du malsamaj redaktoj. Ambaŭ manuskriptoj estas freŝdataj kaj nun estas konservataj en monaĥeja biblioteko de la Ordeno Mekitarista, unu el ili ekaliriĝis en 1824 kaj estas kopio, skribita permane de pastro G. Esaican, de kodekso iom pli antikva kaj detruita ĉar konsiderita verko hereza [1].

Armena evangelio de la infanaĝo
Apokrifoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Tiu apokrifa evangelio sin prezentas kiel konsista kaj multvorta pliampleksigo de la infanaĝaj eventoj rakontitaj de aliaj evangelioj de la infanaĝo, kompletigitaj per legendeca materialo devenanta el armenaj tradicioj. Aparte elstaras la dia aspekto de Jesuo allasante spurojn monofizitajn, pri kiu herezo estis suspektata, sed maljuste, la Armena Apostola Eklezio post la deklaro de la Koncilio de Kalcedono.

Aŭtoro kaj dato redakti

Malsame al la plejgranda parto de la apokrifaj infanaĝaj evangelioj, la armena evangelio ne apogiĝas sur eksplicitaj referencoj. Tio povas ŝuldiĝi al la konscio kiun havis la aŭtoro(j) de verko reviziiga kaj ampleksanta la antaŭan materialon, sen iu ajn pretendo de aŭtoritateco.

Kiel datadoj de la verko estas proponitaj de spertuloj pri tiu scienco diversaj epokoj: ili startas el 4-a jarcento ĝis la 12-a jarcento. La traesploro de la manuskriptoj konservitaj ne helpas al la solvo de la problemo ĉar ili datas je la 19-a jarcento. En la manoj de kompetentuloj trakuras ankaŭ aliaj manuskriptoj pli antikvaj entenantaj apartajn epizodojn, sed ne klaras ĉu tiuj legendaĵoj estas ekstraktaj de la origina armena evangelio aŭ ĉu ĉi tiu estas kolekto en unika rakonto de la antaŭaj rakontoj.

Manuskripta tradicio redakti

Por redakti la nunan tekston de la armena infanaĝa evangelio oni utiligis la sekvajn manuskriptojn:

  • A - Venecio, Bibl. de mekitaristoj, ms 298 de 1824.
  • B - Venecio, Bibl. de mekitaristoj, pli antikva ol la antaŭa .
  • E - Monaĥejo Echmiadzin, de 1666, parta.
  • M1 - Diversaĵo armena, de antaŭ ol 1700, parta.
  • M2 - Diversaĵo armena, samdata, parta.
  • M3 - Diversaĵo armena, de 1538, parta.

Enhavo redakti

La 28 ĉapitroj de la infanaĝa armena evangelio, multe pli ampleksa ol la homologoj de la samtemaj apokrifaĵoj, povas esti laŭenhave dividitaj tiel:

Naskiĝo de Maria, prezentado de Maria al la templo, anonco de la Anĝelo redakti

  • 1. Elpelo de Joakimo el la templo ĉar sterila. Li fuĝas al la dezerto. Anĝelo aperas al Joakimo, al il promesas posteularon kaj ordonas ke li revenu. Anĝelo aperas al Anna, al ŝi promesas posteularon kaj anoncas la revenon de Joakimo.
  • 2. Joakimo en la templo oferbuĉas ŝafidon sed el ĝi eliĝas lakto anstataŭ sango. Naskiĝo de Maria la 8-an de septembro. Unuaj vivjaroj de Maria.
  • 3. Trijaraĝa Maria estas kondukata al la templo por ke ŝi travivu kun aliaj junulinetoj. Kiam ŝi atingis la 15ajn jarojn mortas Eleazaro ĉefsacerdoto, kaj samofice elektiĝas Zakario, edzo de Elizabeto. Ankaŭ li, tamen, sterila, kiu preĝas esperante akiri generkapablon.
  • 4. Elektiĝo de la edzoj por Maria kaj ceteraj 11 junulinoj; invito al ĉiuj senedzinuloj. Oni skribas iliajn nomojn sur tabuletoj kaj tiujn ĉi distribuas al la 12 junulinoj. Al Jozefo destiniĝas Maria. Dum al li oni donas la tabuleton, el tiu ĉi eliras kolombo. Maria teksas por la templo.
  • 5. Anonco al Maria ĉe la fonto. Ŝi fuĝas al la domo, dua anonco. “La Dia Verbo penetris en ŝin tra okulo”. Anonco la 6-an de aprilo je la tria horo (9 a-m). Anĝelo aperas al la tri saĝuloj, tri fratoj: Melkon reĝo de Persoj, Baltasaro reĝo de Hindoj, Gasparo reĝo de Araboj. Ili foriras. Gravedo de Elizabeto ses monatojn antaŭ ol Maria, nome la 9-a de oktobro. Vizito de Mara al Elizabeto en la urbo Juda (aŭ Yutha). Maria reejmiĝas kaj restas kaŝita por ne malkaŝi sian gravedan staton
  • 6. rehejmiĝo de Jozefo, kie, malkovrinte la gravedon de Maria pensas ke ŝi adultis kun alia viro.
  • 7. Skribisto Ana informiĝas pri la gravedo de Maria. Jozefo kaj Maria devigitaj trinki la “akvon de l’ pruvo”. Sed la geedzoj decidas forlasi Jerusalemon.

Naskiĝo de Jesuo redakti

  • 8. Popolnombrado de Aŭgusto. Jozefo startas kun Maria, Jesuo, Joseo. Ĵaŭdon, la 6-a de Januaro en Betlehemo Maria akuŝdoloras. Ili rifuĝiĝas en groto destinita al stalo. Joseo restas kun Maria dum Jozefo iras serĉi akuŝistinon. La tempo fermiĝas. Fine li trovas virinon, “Eva, la unua patrino de ĉiuj homoj”. Homoj alvenas al la groto, lumo, anĝelaj ĥoroj.
  • 9. Virino, Salomeo, elvenas el Jerusalemo al la groto. Ŝia nekredemo pri la virgeca akuŝo de Maria. Ŝi provas palpi Maria, sed ŝia mano eksekiĝas, tuŝas Jesuon kaj ĝi saniĝas.
  • 10. Adorado de la Tri Reĝoj
  • 11. La 9-an de januaro alvenas al la Groto kun granda eskorto deĵorantoj la Tri reĝoj: Melkon reĝo de Perso; Gasparo reĝo de Hindio; Baltasaro reĝo de Arabio. Ili donas sian donacojn kaj libron (temas pri la apokrifa Revelacio de Seto). Herodo ilin arestigas, sed tertremo ruinigas la palacon. Ili estas liberigitaj.
  • 12. Cirkuncido kaj prezentado de Jesuo al la templo, saluto de la maljunulo Simeono.
  • 13. Amasbuĉado de senkulpuloj.
  • 14. Herodo mortigas Zakarion kaj serĉas Elizabeton kaj Jozefon kiuj forfuĝis al la montoj.

Fuĝo al Egiptio redakti

  • 15. Anĝelo dumsonĝe diras al Jozefo ke li fuĝu. Tiu fakte fuĝas al Askalono kaj poste al Hebron, kie restas nur ses monatojn. Ili kaŝiĝas en Kanis kie ili loĝas ses monatojn. Jesuo dujaraĝas. Ili atingas Kairon restante tie 4 monatojn. Jesuo, dumlude, brakumas sunradion kaj per ĝi kondukiĝas. Ili fuĝas al Mesrin. Idolaĵo parolante anoncas la alvenon de filo de granda reĝo. Ili foriras al la alia urbo sed ankaŭ tie idolaĵoj anoncas la ĉeeston de granda reĝo. La idolaj statuoj falas kaj mortigas la ĉeestantaron. Jesuo resurektigas 182 personojn, sed ne 109 deĵorantojn en la apolona templo. Oni lin rekonas kiel Dion kiu intertempe sanigas multege da malsanuloj. Ili loĝas en la domo de hebrea princo, Eleazaro. patro de Lazaro, Maria kaj Marta, eĉ ili en ekzilo pro timo de Herodo. Anĝelo aperas al Jozefo dirante ke li povas foriĝi el Egiptio. Ili trapasas apud la Monto Sinajo.
  • 16. Ili alvenas al Moabo, araba urbo. Jesuo eniras kaj tuj falas la temploj, Jesuo sanigas infanojn. Dumlude Abias filo de Tamaro falas el teraso kaj mortas, Jesuo, akuzita, lin resurektigas.
  • 17. Maria kaj Jozefo iras al Sahaprau, en Sirio, kiam Jesuo aĝas kvin jarojn kaj tri monatojn. Jesuo ĵetas teraĵojn sur fonto kaj tiu eligas sangon, revenigas la fonton, fiŝkaptas kaj mirakle ekfajrigas, resurektigas mortintan infanon, nome Moni filo de Saruhi
  • 18. Sesjaraĝante, Jesuo kun la gepatroj forfuĝas al Madian, en Kanaano. Li kreas pasereton el argilo, lanĉas aeren polvon kiu ekfariĝas insektaro.
  • 19. Kiam Jesuo setjaraĝas ili revenas al Israelo, precize al urbo Bothosoron. Jozefo sin prezentas al la reĝo de la urbo kaj petas ke li instruu Jesuon, sed la reĝo tiun sendas al Gamalielo.
  • 20. Jesuo sin montras pli saĝa ol Gamalielo ankaŭ en la mistikeca senco de la literoj, kaj helpas Jozefon por plilarĝigi, mirakle, tronon.
  • 21. Naŭ jarojn havas Jesuo kiam ili atingas Tiberiadon. Tinkturisto, pernome Israelo, ilin gastìgas. Jesuo “ludas” kun lokaj infanoj kaj ilin lamigas, blindigas, surdigas kaj poste ili sanigas, aliigas lignon al serpento kaj rokon al fajro. Li marŝas sur marakvoj. Jesuo lazure tinkturas ĉiujn stofojn sed tuj poste ilin mirakle retinkturas laŭ diversaj koloroj. Kaj por eviti la riproĉojn de Jozefo, Jesuo fariĝas alia infano.
  • 22. Jesuo dekjaraĝas kiam ili atingas Arimatean en la regiono Galilea (reale en Judio). Jesuo plenumas diversajn miraklojn kaj sanigojn.
  • 23. Ili elmigras al alia urbo. Jesuo ĉe poto frakasas kruĉojn, poste ilin flosigas integraj. Sanigas knabon lepran.
  • 24. Ili atingas Emaus. Jesuo sanigas dekkvinjaraĝulon lepran.

En Nazareto redakti

  • 25. Anĝelo ensonĝe diras al Jozefo ke ĉiuj establiĝu en Nazareto kun la dekdŭjaraĝa Jesuo. Tie Jesuo repacigas du interkverelantojn.
  • 26. Jesuo sanigas sirian Hiram, kiu konvertiĝas al la Plejalta Dio, Patro kreinto kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
  • 27. Jesuo sanigas almozulon kiu konvertiĝas al la Triunuo.
  • 28. Jesuo renkontas du soldatojn Khoiratar kaj Gohartar de la sekvantaro de la Tri Reĝoj, kaj ilin ‘evangelizas’.

Kritiko redakti

Rilate la verkajn fontojn, unuavide kaj sen tro da precizigoj, la unuaj 14 ĉapitroj de tiu apokrifa evangelio reeĥas preskaŭ ĉiujn la temojn de la evangelio laŭ Jakobo tra la perado de la ĉĉ. 1-15 de la evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo. La ĉĉ 15-24 reproponas temojn de la fuĝo al Egiptio jam ĉeestajn en la ĉĉ. 16-25 de sama Pseŭdo. Mateo kaj en la ĉĉ. 9-25 de la araba evangelio de la infanaĝo, ampleksigante la elmigron ankaŭ al aliaj teritorioj (Sinajo Monto, Moabo, Sirio, Kanaano, Galilea regiono). La finaj ĉapitroj (25-28) entenas aŭtonomiajn materialojn.

Rilate teologiajn aspektojn de la rakontoj, en kelkaj dialogoj traaperas aparta atento pri la naturo dia kaj nedirebla de Jesuo, preskaŭ neglektante tiun homan: karakterizo tia propra de monofizitismo.

Apartaĵo atentiganta estas la kronologio de la naskiĝo de Jesuo: la sesa de januaro, identa al tiu orienta kaj malsama ol tiu okcidenta de la 25a de decembro. Ĉu en la rakonto eĥo de la gregoria kalendaro?

La la nomo de la Tri Reĝoj, tri fratoj reĝoj de la precipaj popoloj de Oriento (Persio. Hindio, Arabio) ne prezentas originalecon: jam en la 5-a jarcento estas dokumentita en Aleksandrio de Egiptio la tradicio kiu ilin nomigas, sen tamen iu ajn historia fundamento, Gasparo, Melkioro kaj Baltasaro. Utilas rimarkigi ke aliaj kristanaj tradicioj (kopta, persa) atribuis al ili malsamajn nomojn.

Referencoj redakti

  1. I Vangeli Apocrifi, a cura di M. Craveri, pag. 149, Einaudi, Torino 1969

Bibliografio redakti

  • I vangeli apocrifi. A cura di Marcello Craveri. Torino, Einaudi 1969.
  • James Keith Elliott, Montague Rhodes James, The Apocryphal New Testament, Oxford University Press, 1993, ISBN 0-19-826182-9
  • Bellarmino Bagatti, Apocrifi del Nuovo Testamento.

Aliaj projektoj redakti

[1]

Vidu ankaŭ redakti