Armeo de Latvio
La Latvaj Naciaj Armitaj Rotoj (latve Latvijas Nacionālie bruņotie spēki) konsistas el 5 910 soldatoj. La latva strategio pri defendo baziĝas sur la sveda-finna modelo de rapidreplika armeo kun nur malmultaj profesiaj militistoj. La ter-, mar- kaj aerarmeo entute entenas soldatkvanton de 5 864 homoj. La "Zemessardze", aŭ nacia gardistaro, estas aŭtonoma, kvazaŭmilitista organizo da 11 000 homoj, kiu cetere plenumas la taskojn de nacia, ceremonia gardistaro.
Armeo de Latvio | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
armitaj fortoj ![]() | |||||
Komenco | 24-a de decembro 1994 vd | ||||
Lando(j) | Latvio vd | ||||
Sidejo | Rigo | ||||
| |||||

Lavtio freŝdate igis sian armeon tute profesian : la lasta deviga rekrutado datiĝas de 2005, kaj la lastaj tiel rekrutitaj soldatoj finis sian servon la 23-an de novembro 2006. Ekde la 1-a de januaro 2007, ĉiuj latvaj soldatoj rekrutiĝas per kontraktoj. La ĝenerala elspezo pri defendo de Latvio emas pligrandiĝi, kaj en 2006 reprezentis 1.65% de la latva buĝeto.
Latvo aktive kooperas kun Estonio kaj Litovio en la kuna infanteria bataliono BALTBAT, kaj en la militŝipa eskadro BALTRON. La lando plie oficiale kuniĝis NATO la 29-an de marto 2004.