Armistico de Mudros

La armistico de Mudros finis la batalojn inter la Osmana imperio kaj la aliancanoj (reprezantita de Britio, Francio, Italio kaj Japanio) fine de la unua mondmilito. Ĝin subskribis la 30-an de oktobro 1918 la turka mararmea ministro Rauf Orbay kaj brita admiralo Somerset Gough-Calthorpe sur ferdeko de ŝipo HMS Agamemnon en haveno de Mudros sur la greka insulo Lemnos.

Enhavo redakti

La osmanoj devis abdiki pri militistaj postoj ekster Anatolio, devis transdoni rajton, ke la aliancanoj transprenu fortikaĵojn por kontroli la Dardanelojn kaj la Bosporon. La aliancanoj rajtis eĉ okupi „okaze de maltrankviloj“ la ses armenajn provincojn en Anatolio kaj eĉ – okaze de minacado de sekureco de la aliancanoj – okupi „ĉiun strategian punkton“. La osmana armeo estis malarmilizita, la turkaj havenoj, fervojo kaj aliaj strategiaj punktoj estis okupitaj.

Sekvoj redakti

La Osmana imperio devis abdiki pri ĉiuj teritorioj krom Anatolio tiel pri Jemeno, Sirio kaj pliaj arabaj teritorioj.

La Traktato de Sèvres (1920) entenis ankaŭ la kondiĉojn por establo de sendependa Kurdistano kaj pligrandigita Armenio, tiel la turk-kontrolita areo devis plu ŝrumpiĝi. La kruelaj diktatoj pri armistico, paco kondukis al fortiĝo de la naciaj fortoj kaj al komenciĝo de la turka liberiga milito, sub gvido de Mustafa Kemal Atatürk.