Armistico de la 22a de Junio 1940

La armistico de la 22a de Junio 1940 estas la nomo de interkonsento por batalĉeso inter la aŭtoritatoj de la germana Tria Regno kaj la reprezentantoj de la franca registaro de la marŝalo Pétain, kadre de la Dua Mondmilito, kiu estis subskribita en Rethondes en la menciita dato, en la nomita vagono de la armistico (nome la sama en kiu estis subskribita la armistico de la 11a de Novembro 1918 kiu finigis la batalojn de la Unua Mondmilito). Por la germana delegitaro ĉeestis Hitler, Göring, Erich Raeder, Rudolf Hess, von Ribbentrop, Walther von Brauchitsch kaj Wilhelm Keitel. Paul-Otto Schmidt estis la tradukisto de Hitlero. Por la franca delegitaro ĉeestis Charles Huntziger, Léon Noël, Maurice Le Luc, Jean Marie Joseph Bergeret kaj Georges Parisot.

Hitler, en la centro de la grupo, kun mano surtalie, kaj liaj generaloj antaŭ la statuo de la lampo-marŝalo Ferdinand Foch antaŭ la subskribo de la armistico. Dekstre de la bildo videblas parto de la vagono de la armistico.

La batalo de Francio, ekde la 10an de Majo 1940, estis montranta la enorman militan povon de la germana Wehrmacht, antaŭ kiu la francaj kaj britaj armeoj, restintaj en taktikoj kaj strategioj propraj de la Unua Mondmilito, ne estis kapablaj organizi efikan rezistadon. Fakte, Parizo estis jam kaptita de la germanoj la 14an de Junio, dum la franca registaro prezidita de Paul Reynaud setliĝis en Bordozo. Kiam oni disvastigis la novaĵon de la falo de la franca ĉefurbo, diversaj francaj politikestroj proponis tuj peti armisticon al Hitler kaj rompi la aliancon kun Granda Britio. Kvankam Paul Reynaud kaj multaj el liaj ministroj opoziciis tiun ideon, la partianoj de la batalĉeso trudis sian decidon en la kabineton kaj sukcesis atingi la rezignon de Reynaud (kiu preferis ĉesi en la registaro antaŭ peti pacon al la germanoj), anstataŭante lin per la ĝistiama Ŝtatministro nome Philippe Pétain, veterana marŝalo de la Unua Mondmilito.

La nova registaro, prezidita de Pétain, petis al Hitler la armisticon. La Tria Regno akceptis kaj establis en sia respondo la kondiĉojn de la germana okupacio de Francio, kiu rezultis dividita en du grandaj zonoj, nome la okupaciita zono, sub germana kontrolo, kaj la nomita libera zono, sub la aŭtoritato de la Francio de Vichy, kiu tamen devis sekvi la postulojn de la nazia reĝimo.

BibliografioRedakti

  • Toynbee, Arnold (1985). La Europa de Hitler. Madrid: SARPE.
  • Shirer, William (1976). Rise and fall of the Third Reich. London: Pan Books.