IPOLYI Arnold (ipoji), Stummer estis hungara folkloristo, arthistoriisto, episkopo de Nagyvárad, ano de MTA naskita en Ipolykeszi la 18-an de oktobro 1823 kaj mortinta en Nagyvárad la 2-an de decembro 1886. Lia frato estis Lajos Terényi (ĉefdepartementestro).

Arnold Ipolyi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1823 (1823-10-20)
en Kosihy nad Ipľom
Morto 2-an de decembro 1886 (1886-12-02) (63-jaraĝa)
en Oradea
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Lajos Terényi
Okupo
Okupo historiisto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr
Pentraĵo pri Arnold Ipolyi

Biografio redakti

Siajn teologiajn studojn Arnold Ipolyi faris en Pozsony, Nagyszombat, Vieno kaj Esztergom, poste iĝis guvernisto ĉe la familio de barono Mednyánszky Alajos. Sekve de konkurso de Societo Kisfaludy en jaro 1846 kun kolektantretaro li entreprenis por kolektado kaj sistematigo de malnova hungara mitologio. En 1863 li iĝis kanoniko de Eger. Lia nova esplortemo estis la mezaĝo arthistorio. En 1862 kun Ferenc Kubinyi kaj Imre Henszlmann en Konstantinopolo ili ektrovis la restaĵojn de Korvinoj, kodeksojn de Matiaso la 1-a. Ekde 1867 li iĝis ano de la Societo Kisfaludy. Ekde 1872 li estis episkopo de Besztercebánya, ekde 1886 de Nagyvárad.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Magyar mythologia (Pest, 1854);
  • A középkori emlékszerű művészet története Magyarországon (Pest, 1863);
  • A középkori szobrászat emlékei Magyarországon (Pest, 1863);
  • Besztercebánya városa műveltségtörténeti vázlata (Budapeŝto, 1874);
  • I. A. népmesegyűjteménye (Szerk. Lajos Kálmány, Budapeŝto, 1914).
  • A tengeri kisasszony, (folklorkolekto el la tuta lando), Balassi, Budapeŝto, 2006.

Bibliografio redakti

  • Pór Antal: I. A. váradi püspök élete és munkái vázlata (Pozsony, 1886);
  • Kovács Ágnes: I. A. folklórgyűjteménye a Néprajzi Múzeum kéziratgyűjteményében (Néprajzi Ért. 1956);
  • Ortutay Gyula: I. A. Irók, népek, századok (Bp., 1960).

Fonto redakti