La Arnota formikulo (Myrmecocichla arnoti) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Formikuloj, kiu enhavas naŭ speciojn de nigrecaj birdoj kiuj manĝas insektojn, sed ĉefe formikojn, de kio devenas la nomoj popola kaj scienca.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arnota formikulo
Arnota formikulo, masklo
Arnota formikulo, masklo
Arnota formikulo, ino
Arnota formikulo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Myrmecocichla
Specio: M. arnoti'
Myrmecocichla arnoti
(Tristram, 1869)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas tutnigra birdo, kiu montras tre grandan, kontrastan kaj rimarkindan blankan flugilmakulon. Ĝi estas 18 cm kaj pezas ĉirkaŭ 33 g.

Ĝi troviĝas ĉefe en centra Suda Afriko sed ĝenerale en la jenaj landoj: Angolo, Bocvano, Burundio, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Sudafriko, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropika aŭ tropika seka arbaro. Ĝi manĝas ĉefe senvertebrulojn. Tiu specio estas monogama. Ili nestimas en truo de arbotrunko aŭ sur branĉoj. La ino demetas 2 al 4 verdajn ovojn. Ili videblas pare aŭ are, sed ne solaj.

Referencoj redakti