Arnulpho MATOS, brazila esperantisto naskiĝis en Cachoeiro do Itapemirim , la 10-an de novembro 1900. Li iĝis muzikisto kaj en 1916 prezentiĝis unuafoje plublike. En 1918 iĝis instruisto de muziko en lenejo Escola Modelo Jerônimo kaj ludis fluton en kinejoj de Vitória. Li iĝis advokato kaj instruisto en Escola Normal 1922. En 1926 estis sekretario de 8-a Brazila Kongreso de Esperanto. La subŝtatestro de Espírito Santo nomumis lin kiel sekretarion pri edukado en 1936.