Arpașu de Jos
komunumo en Rumanio
Arpașu de Jos [arpaŝu de ĵos] (hungare: Alsóárpás [alŝoarpaŝ], germane: Unter-Arpasch) estas komunumo en Rumanio oriente de Sibiu. En 1910 ĝi havis 1 266 loĝantojn (rumanoj); en 1956 1 336. Ĝia unua skriba mencio estis en 1223. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Fogaras vármegye). Administre apartenas al ĝi Nou Român kaj Arpașu de Sus.
Arpașu de Jos | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Sibiu | |
Alinome | Alsóárpás (hungare), Unter-Arpasch (germane) | |
Iama hungara departemento | Fogaras vármegye | |
Situo | 45° 47′ N, 24° 37′ O (mapo)45.77944444444424.621388888889Koordinatoj: 45° 47′ N, 24° 37′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 413 m | |
Poŝtkodo | 557015 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.502 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1,004 (en 2011; 1.127 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 143968 | |
Arpașu de Jos situas sur la maldekstra bordo de la rivero Olt, ĉe la enfluejo de la rivereto Arpașu Mare. La vilaĝon trairas la rumana nacia vojo DN1 kaj la fervojo inter Sibiu kaj Făgăraș. Oriente Arpașu de Jos limas al la distrikto Brașov.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
redakti-
Situo en la distrikto