Arquillinos [arkiLJInos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Arquillinos estas etimologie tradukebla al Arketetoj, tio estas duobla diminutivo de Arkoj aŭ diminutivo de iama loĝloko Arketoj.

Arquillinos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49126
Demografio
Loĝantaro 116  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 5° 39′ U (mapo)41.708888888889-5.6561111111111Koordinatoj: 41° 43′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 673 m [+]
Areo 17,64 km² (1 764 ha) [+]
Arquillinos (Provinco Zamoro)
Arquillinos (Provinco Zamoro)
DEC
Arquillinos
Arquillinos
Situo de Arquillinos
Arquillinos (Hispanio)
Arquillinos (Hispanio)
DEC
Arquillinos
Arquillinos
Situo de Arquillinos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arquillinos [+]
vdr
Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 120 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 350 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 27 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Ĝi apartenis al la Ĉefepiskopeco de Santiago de Compostela.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti