Arsenie Boca

Arsenie BOCA [arsenije boka] (kies vera nomo estas Zian BOCA) (naskiĝis la  29-an de septembro 1910(nun 1910-09-29) en Vața de Sus, mortis la 28-an de novembro 1989 en Sinaia) estis rumana monaĥo kaj teologo de la Rumana Ortodoksa Eklezio, kaj pentristo de ikonoj.

Arsenie Boca
Persona informo
Naskonomo Zian Boca
Naskiĝo 29-an de septembro 1910 (1910-09-29)
en Vața de Sus
Morto 28-an de novembro 1989 (1989-11-28) (79-jaraĝa)
en Sinaia
Tombo Prislop Monastery
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Avram Iancu Senior High School
Okupo
Okupo pentristo • teologo • monaĥo
vdr

Li estis konsiderita de iuj kiel la plej granda rumana konfesisto de la 20-a jarcento. Lia tombo en la monaĥejo en Prislop, estas vizitata ĉiutage de multaj pilgrimantoj.[1]

Li helpis sian superulon, patron Dumitru Stăniloae (kiu estis lia majstro en Sibiu), traduki la Filokalion. Li disponis pri la manuskriptoj revenigitaj el sia vojaĝo al Monto Athos, legis la tekston, desegnis la kovrilpaĝon de la libro kaj kontribuis al la publikigado de la kolekto aĉetante multnombrajn abonojn.

Persekutita de Securitate, li estis arestita dum multa tempo, kaj li retiriĝis al monaĥejo Prislop kaj li estis ikon-pentristo.

Bildoj redakti

Postmortaj verkoj redakti

  • Arsenie Boca; Cărarea împărăţiei (Vojaĝo al la regno); Ed. Episcopiei Ortodoxe Romane a Aradului; 1995.
  • Arsenie Boca; Lupta duhovnicească (Spirita lukto); Ed. Agaton; Fagaras; 2009.
  • Arsenie Boca; Trepte spre vieţuirea în monahism (Pasante tra la monaĥa vivo) Ed. Teognost; Cluj-Napoca; 2003.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti