Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Artúr KÁRÁSZ [karAs] hungara/usona ekonomikisto. Li naskiĝis en Koloĵvaro la 13-an de decembro 1907 kaj mortis en Parizo la 16-an de januaro 1992.

Artúr Kárász
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1907 (1907-12-13)
en Kluĵo
Morto 16-an de januaro 1992 (1992-01-16) (84-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco HungarioFrancioUsono
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ekonomikisto • economic policy-maker
vdr

Kariero redakti

Artúr Kárász akiris jurdoktortitolon en Universitato de Budapeŝto, poste li studis en Parizo. De 1931 li estis oficisto de Hungara Nacia Banko. En 1944 la sagistkrucistoj forigis lin de tie. Li involviĝis en laboro de Internacia Ruĝkruco por defendi la persekutitaj judoj. En 1945–46 li estis prezidanto de Hungara Nacia Banko. Li partoprenis en eknomia preparado de pactraktado. En 1947–48 li estis instruisto pri politiko de Centra banko en la ekonomika universitato. En somero de 1948 li elmigris en Usonon kaj en Novjorko li iĝis lekciisto en la Nova Sociscienca Altlernejo, inter 1949 kaj 1952 de Universitato de De Paul de Ĉikago. De 1952 ĝis 1956 li estis konsilanto pri monpolitiko de Bolivio komisiite de UNO. Inter 1956 kaj 1974 li esti oficisto de Monda Banko en Vaŝingtono, reprezentato en Bangkoko, la ĉefofisto de sia eŭropa oficejo, pote de 1968 direktoro de la eŭropa oficejo en Parizo. De 1974 ĝis 1983 li estis gvidanto de privatbanko kaj de privatentrepreno. Li publikigis financtemajn kaj ekonomiktemajn fakstudaĵojn. Li publikigis hungare en Új Látóhatár kaj Irodalmi Újság.

Libro redakti

  • 80 év a föld körül (memoraĵo. Budapest 1990).

Fontoj redakti