Artúr Lajos Halmi

Artúr Lajos Halmi [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmi Artúr Lajos estis hungara, poste usona pentristo.

Artúr Lajos Halmi
Memportreto de Artúr Lajos Halmi en 1913
Memportreto de Artúr Lajos Halmi en 1913
Persona informo
Naskonomo Hatschek Arnold
Naskiĝo 8-an de decembro 1866 (1866-12-08)
en Peŝto
Morto 4-an de decembro 1939 (1939-12-04) (72-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Memportreto de Artúr Lajos Halmi en 1891

Artúr Lajos Halmi [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1866 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de decembro 1939 en Novjorko.

Biografio redakti

Artúr Lajos Halmi komence lernis violonadon en sia naskiĝurbo, ekde 1883 en Vieno. Li konatiĝis kun Hans Makart, kiu allogis lin al belarta akademio en Vieno. En 1886 li lernis jam en simila akademio de Munkeno. En la sekva jaro lia pentraĵo ricevis premion kaj li ricevis stipendion al Parizo, kie li lernis ankaŭ de Mihály Munkácsy. Li pentradis en Munkeno (1894–1910) kaj Berlino, inter 1906–1909 en Budapeŝto, fine en Novjorko. Li pentradis portretojn (ĉ. 300) kaj ĝenrojn. Li ricevis aŭstran, belgan, hungaran, francan premiojn.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • memportreto (1891, vidu la dekstran bildon!)
  • Sekreta geedziĝo
  • portreto pri William Howard Taft
  • vidu la malsuprajn bildojn!

Fontoj redakti