Artdekora stilo1925-stilo (france: Art Déco; arto dekora) estas nomo de arta stilo kiu estiĝis post la ekspozicio „Exposition Internationale des Arts Décoratifs et Industriels Modernes“ (internacia ekspozicio de artoj dekoraj kaj industrioj modernaj) en la jaro 1925 en Parizo. La titolo de tiu ekspozicio estis transprenita poste por priskribi la tie plej vaste ĉeestas stilon „Art Déco“.

Mododesegnaĵo, Paul Poiret, Parizo 1908
Art Déco de Maurice Ascalon kaj Pal-Bell, 1939-1950.

La por la jaro 1915 planitan, sed pro la Unua Mondmilito prokrastitan ekspozicion entreprenis francaj artistoj, kiuj fondis en la jaro 1901 la „Société des Artistes Décorateurs“ (socio de artistoj dekorantaj).

Centro de la 1925-stilo estis sendube la metropolo Parizo. La grandaj vestfasonistoj, kiel Jacques Doucet kaj Paul Poiret montris la ekzemplon per novmodaj vestaĵoj kaj mecene kontribuis per siaj kolektoj kaj mendoj al la evoluigo de la stilo.

Eco de tiu stilo estas plata kaj nur stila prezentado de floraj aŭ organaj motivoj. Manko de ombroj kaj natureco donas impreson de moderneco kaj similigas al afiŝoj.

Reprezentantoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti