Arthropleura

(Alidirektita el Arthropleura armata)

Arthropleura estas genro en la klaso Arthropleuridea, ordo Arthropleurida kaj familio Artropleŭredoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arthropleura
Troveblo de fosilioj: Malfrua karbonio - frua permo
Spuroj de Arthropleura en Britio
Spuroj de Arthropleura en Britio
Biologia klasado
Regno: Bestoj (Animalia)
Filumo: Artropodoj (Arthropoda)
Subfilumo: Multpieduloj (Myriapoda)
Ordo: Arthropleurida
Familio: Arthropleuridae
Genro: Arthropleura
Hermann Jordan & C.E.H.von Meyer, 1854
Konserva statuso
FO
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sistematiko redakti

Oni rekonas du speciojn en tiu genro:

Priskribo redakti

La Arthropleura, estas parenco de la centpieduloj kaj diplopodoj, en karbonio, longinte 0,3–2,6 metrojn. La besto vivis en la nordorienta parto de la nuna Nord-Ameriko kaj en Skotlando. La Arthropleura estis plej granda kontinenta (ne-mara) artropodo.

Ĝi manĝis plej verŝajne plantojn, sed oni supozas, ke ĝi povis manĝi eĉ aliajn nutraĵojn, ĉefe la pli grandaj specioj, pri kiuj oni supozas, ke ili estis ĉionvoruloj. Ili havis fortajn, akrajn makzelojn.

Oni trovis la krur-spurojn de la Arthropleura sur multaj lokoj. La etaj spuroj situas en longaj, paralelaj vicoj. El analizo de la spuroj, la sciencistoj divenis, ke la besto relative rapide moviĝis sur la arbara grundo, preterpasinte la arbojn, grandajn ŝtonojn. Kiam ĝi kuris, ĝia korpo etendiĝis kaj tiel ĝi povis fari pli grand-distancajn paŝojn, tiel kreskis ĝia rapido.

La Arthropleura evoluis en la karbonio, danke al la oksigenriĉa aero kaj manko de pli grandaj kontinentaj predantoj.

La Arthropleura formortis, kiam komence de la permo, la humida klimato ŝanĝiĝis al pli seka. Tiam la Tero dezertiĝis, malpliiĝis la oksigen-enteno de la aero. La gigantaj artropodoj ne povis vivi en tiu seka, oksigen-malriĉa tempo. La spuroj de la besto estas nomataj ichnotaxon, Diplichnites cuithensis.