Arthur Cayley
Arthur CAYLEY (16-a de aŭgusto 1821 – 26-a de januaro 1895) estis brita matematikisto.
Arthur Cayley | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Arthur Cayley | |||||
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1821 en Richmond (Londono) | ||||
Morto | 26-an de januaro 1895 (73-jara) en Kembriĝo | ||||
Tombo | Kembriĝo [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Loĝloko | Anglio [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando [#] | ||||
Alma mater | King's College School • Trinity College • Universitato de Kembriĝo [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Henry Cayley [#] | ||||
Patrino | Mary Antonia Doughty [#] | ||||
Edz(in)o | Susan Moline [#] | ||||
Infanoj | Henry Cayley [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • advokato • universitata instruisto [#] | ||||
Laborkampo | grafeteorio • grupo-teorio • matematiko [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | William Hopkins [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia patro estis brita komercisto en Sankt-Peterburgo. Li naskiĝis dum familia vizito al Britio. En sia infaneco li ĝuis matematikajn problemojn. Post studoj ĉe la universitato de Kembriĝo, li iĝis solicitoro (speco de juristo), ĉar mankis oportuno vivteni sin per la matematiko. Tamen li eldonis multe pri la fako. Fine en 1863 oni elektis lin profesoro de matematiko ĉe la Kembriĝa Universitato.
Liaj fakaj esploroj rilatis al preskaŭ ĉiu branĉo de pura matematiko, ekz. mult-dimensia kaj ne-Eŭklida geometrio, matrica algebro. Al li multe ŝuldas la moderna matematiko.
Li estis frua kampanjanto por la akcepto de inoj al anglaj universitatoj. Lia frato estis la lingvistiko Charles Bagot Cayley.