Arthur Dawson Foote

Arthur Dawson FOOTE (1931-1996) mortis en Dundee, Skotlando, la 9-an de junio. Esperantisto de la aĝo de 12 jaroj, li frue komencis verki kaj traduki poezion. Li „verkis multon sed malmulton eldonis" (W. Auld): krom en revuoj, li publikigis originalaĵojn en Esperanta Antologio (1958) kaj tradukojn en la du volumoj de Angla Antologio (1957, 1987).

Arthur Dawson Foote
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1930 (1930-11-30)
Morto 30-an de novembro 1995 (1995-11-30) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Verkoj redakti

  • Perditaj fontoj de Esperanta liriko (la nica literatura revuo, 1955, 85-88)
  • El Sonetciklo – Miniaturoj – Selina (Esperanta Antologio, poemoj 1887-1957, p. 464-468)

Tradukoj redakti

  • Nekonata aŭtoro (14a j.c.): el "Sir Gaveno kaj la Verda Kavaliro" (Angla Antologio, 1957, p. 27-28)
  • Thomas Wyatt: La amanto spertas, kiel forlasis lin tiuj, kiujn li antaŭe posedis - La amanto priplendas la malsimpation de sia amatino (Angla Antologio, 1957, p. 33 kaj 35)
  • Edmund Spenser: Protalamio (Angla Antologio, 1957, p. 45)
  • Walter Raleigh: La pilgrimo de l' pasiulo (Angla Antologio, 1957, p. 50)
  • Philip Sydney: Min lasu, Am' (Angla Antologio, 1957, p. 55)
  • Thomas Campion: Ĉu mi venu al vi, kara? - Rozulin', ho Laŭra (Angla Antologio, 1957, p. 92 kaj 94)
  • John Donne: Kanto (Angla Antologio, 1957, p. 98)
  • Robert Herrick: Pri la vestaro de Julia - Pri la mampintoj de Julia (Angla Antologio, 1957, p. 105 kaj 107)
  • William Blake: La malsana rozo. - La ĝardeno de l' amo. - Ne priridu al l'amata. (Angla Antologio, 1957, p. 176-178)
  • Alfred Tennyson: Descendu, ho virgin (Angla Antologio, 1987, p. 96)
  • Alfred Edward Housman: Kaŝtano ĵetas siajn torĉojn (Angla Antologio, 1987, p. 138)
  • William Butler Yeats: Neelektite – Min ĉio logas for de l'arto (Angla Antologio, 1987, p. 142-143)