Admiralo Arthur PHILLIP (11a oktobro 1738 - 31a aŭgusto 1814) estis oficiro de la Brita Ŝiparo kaj la unua Guberniestro de Novsudkimrio, kaj fondinto de la setlejo kiu poste iĝis Sidnejo.[1]

Arthur Phillip
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1738 (1738-10-11)
en Londono
Morto 31-an de aŭgusto 1814 (1814-08-31) (75-jaraĝa)
en Bath
Tombo Londono vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Royal Hospital School vd
Profesio
Okupo politikisto • mararmea oficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post multe da sperto sur maro, inkluzive de estreco pri ŝipo kiu estis savita el ŝtormo fare de kondamnitoj, Phillip velis kun la Unua Floto, kiel guberniestro de la proponita brita punkolonio de Novsudkimrio. En februaro 1788, li selektis ĝian lokon por esti Port Jackson (nun Sydney Harbour).

Phillip estis klarvida guberniestro, kiu baldaŭ vidis ke Novsudkimrio bezonus ĝentilan administracion kaj sistemon por emancipado de la kondamnitoj. Sed lia plano kunporti spertajn metiistojn estis malaprobita, kaj li renkontis enormajn problemojn de laboro, disciplino kaj provizo. Ankaŭ lia ĝentila sinteno direkte al la aborigenoj estis grave testita kiam ili mortbatis lian ĉasgardiston, kaj li ne povis cetigi klaran politikon pri ili.

La alveno de la Dua kaj Tria flotoj lokis novajn premojn sur la malabundaj lokaj resursoj, sed preter la tempo Phillip velis hejmen en decembro 1792, la kolonio formiĝis, kun oficialaj terkoncesioj kaj sistema terkultivado kaj akvoprovizado.

Phillip demisiis en 1805, sed daŭre korespondis kun siaj amikoj en Novsudkimrio kaj defendis la interesojn de la kolonio.

Referencoj redakti