Arthur Rimbaud

franca poeto
(Alidirektita el Arthur RIMBAUD)

Jean Nicolas Arthur RIMBAUD [aʁtyʁ ʁɛ̃bo] (naskiĝis la 20-an de oktobro 1854 en Charleville, mortis la 10-an de novembro 1891 en Marseille) estis franca poeto.

Arthur Rimbaud
Persona informo
Naskonomo Jean Nicolas Arthur Rimbaud
Naskiĝo 20-an de oktobro 1854 (1854-10-20)
en Charleville
Morto 10-an de novembro 1891 (1891-11-10) (37-jaraĝa)
en Marsejlo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per osta kancero vd
Tombo Boutet Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioDua Franca ImperioTria Respubliko de Francio vd
Subskribo Arthur Rimbaud
Familio
Patro Frédéric Rimbal vd
Patrino Vitalie Rimbaud vd
Gefratoj Isabelle Rimbaud • Vitalie Rimbaud vd
Edz(in)o
Amkunulo Paul Verlaine vd
Profesio
Okupo poeto • komercisto de armiloj • esploristo • mondovojaĝisto • militisto vd
Laborkampo Simbolismodekadencismo vd
Aktiva dum 1869–1875 vd
Verkado
Verkoj Le Bateau ivre ❦
Une saison en enfer ❦
La Iluminaĵoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Junaĝo redakti

Arthur Rimbaud naskiĝis en 12a, strato Napoléon en Charleville, kiu fariĝis poste «strato Thiers», antaŭ esti renomita «strato Bérégovoy». Lia patro, Frédéric Rimbaud, burgonjano de provenca heredaĵo, armea kapitano, garnizonante en Mézières, partoprenis en la konkero de Alĝerio, kie li akiris honoran legianecon. Li renkontis Vitalie Cuif, junan kamparaninon el Roche, vilaĝo apud Attigny kaj instaliĝis en Charleville. Ili kune naskis kvin gefilojn (nome Frédéric, Arthur, Victorine, Vitalie kaj Isabelle), antaŭ ol la patro forlasis la familion.

Post la foriro de la patro, Vitalie ekloĝis kun la gefiloj en domaĉo, en strato Bourbon, unu el la plej aĉaj en Charleville. Arthur tiam estis 7-jara.

Franclingva originalo Proza traduko

L'âpre brise d'hiver qui se lamente au seuil
Souffle dans le logis son haleine morose ! (...)
Et là, c'est comme un lit sans plume, sans chaleur,
Où les petits ont froid, ne dorment pas, ont peur ;
Un nid que doit avoir glacé la bise amère...
(El Étrennes des orphelins)

La akra vintra venteto kiu lamentas ĉesojle
Enblovas en la loĝejon sian morozan spiron! (...)
Kaj tie estas kvazaŭ senpluma lito senvarma,
Kie la etuloj frostas maldormas timas;
Nesto kiun ŝajne glaciigis la amara ventaĉo ...
(El La novjaraj donacoj de la georfoj)

Lia patrino estis rigidmensa, zorgante pri edukado kaj respektindeco: ŝi sekve malpermesis al siaj gefiloj ludi kun la gefiloj de la laboristoj; dimanĉe la familio iradis laŭvice, la patrino vicfine al la preĝejo. Sed en tiu hejmo pli malpli bone rekonstruita, Vitalie ankaŭ priatentis siajn gefilojn, kaj kvankam perforta kaj memkomprenebla estadis la ribelo de Arthur pli poste, ĉiam al ŝi li revenadis, sed ankaŭ precipe al sia juna fratino Isabelle.

Arthur studis en la instituto Rossat, kaj poste en mezgrada lernejo, kie li montriĝis escepta lernanto kun mirinda frumatureco: li ricevadis aron da unuaj premioj (prix d'excellence) pri literaturo, latina de- kaj al-traduko kaj lertege verkadis latinlingvajn poemojn, elegiojn kaj dialogojn. Sed lia animo boladis en li.

Franclingva originalo Proza traduko

Tout le jour il suait d'obéissance ; très
Intelligent ; pourtant des tics noirs, quelques traits
Semblaient prouver en lui d'âpres hypocrisies
Dans l'ombre des couloirs aŭ tentures moisies,
En passant il tirait la langue, les deux poings
À l'aine, et dans ses yeux fermés voyait des points.
(Eltirita el Poètes de sept ans)

La tutan tagon li ŝvitis pro obeado; tre
Inteligenta ; tamen nigraj manioj, kelkaj trajtoj
Ŝajne pruvis en li akrajn hipokritaĵojn
En la ombro de la koridoroj kun ŝimaj tapetoj,
Pasante li eligis sian langon, kun ambaŭ pugnoj
Ĉeingvene, kaj en siaj fermitaj okuloj vidis punktojn.
(El Sepjaraj poetoj)

En julio 1869, li partoprenis la ĝeneralan konkurson pri latinlingva verkado pri "Jugurtha", kiun li tre supere gajnis. La lernejestro Desdouests diris pri Rimbaud: "Nenio banala naskiĝas en ĉi kapo, li fariĝas genio de la malbono aŭ genio de la bono." Gajninte ĉiujn premiojn li liberiĝis el la infanaĝaj humiliĝoj. "Les étrennes des orphelins" (1869) enhavis socialajn romantismon kaj iom da parsianismo.

Ekflugo al poezio redakti

 
Manuskripto de les Assis (la sidantoj)

En 1870, Arthur Rimbaud konatiĝis kun Georges Izambard, juna anstataŭanta profesoro en «retorika klaso» (tiam la unua klaso en Francio), kiu fariĝis por li anstataŭanta patro, speco de murego kontraŭ la «mother» (lia kastranta patrino), kiun li kromnomis «maman fléau» (plaga panjo) aŭ «la mère rimbe» (patrino rimbe laŭ la familia nomo) kaj precipe gvidanto sur la vojoj al la poezio ĉar la juna Arthur agnoskis sin mem poeto.

El tiu tempo onin atingis liaj unuaj versoj les étrennes des orphelins, Soleil et Chair kaj Ophélie. La poezia orientiĝo tiam klare estis tiu de la Parnasa skolo, la kolektiva revuo, la tiutempa Parnasse, iniciis Arthur Rimbaud, en la poezion de sia tempo. En letero skribita la 24-an de majo 1870, sendita al la reprezentanto de tiu movado, Théodore de Banville, Arthur, tiam 16-jara, asertis voli fariĝi Parnasano aŭ nenio. Li kunsendis plurajn poemojn (Ophélie, Sensation, Soleil et chair), por ricevi subtenon de la eldonisto Alphonse Lemerre.

Lia poemo À la musique (Al la muziko), verkita aŭtune 1870, evidentigis lian malkonsenton vivi en Charleville.

Franclingva originalo Proza traduko

Sur la place taillée en mesquines pelouses,
Square où tout est correct, les arbres et les fleurs,
Tous les bourgeois poussifs qu'étranglent les chaleurs
Portent, les jeudis soirs, leurs bêtises jalouses
– L'orchestre militaire, au milieu du jardin,
Balance ses schakos dans la Valse des fifres :
– Autour, aux premiers rangs, parade le gandin ;
Le notaire pend à ses breloques à chiffres
Des rentiers à lorgnons soulignent tous les couacs :
Les gros bureaux bouffis traînent leurs grosses dames
Auprès desquelles vont, officieux cornacs,
Celles dont les volants ont des airs de réclames ;
Sur les bancs verts, des clubs d'épiciers retraités
Qui tisonnent le sable avec leur canne à pomme,
Fort sérieusement discutent les traités,
Puis prisent en argent, et reprennent : « En somme !... »
Épatant sur son banc les rondeurs de ses reins,
Un bourgeois à boutons clairs, bedaine flamande,
Savoure son onnaing d'où le tabac par brins
Déborde - vous savez c'est de la contrebande -
Le long des gazons verts ricanent les voyous (...)
(El Recueil de Douai)

Sur la placo tajlita en etanimaj razenoj,
Skvaro kie ĉio estas ĝusta, la arboj kaj la floroj,
Ĉiuj spirmankaj burĝoj kiujn strangolas la varmoj
Portas, la ĵaŭdajn vesperojn, siajn ĵaluzajn stultaĵojn
– La militista orkestro, meze de la ĝardeno,
Balancas siajn ĉakojna en la Valson de la fifroj :
– Ĉirkaŭe, en la unuaj vicoj, paradas la dando ;
La notario pendas je siaj ĉifritaj brelokoj
Kunnazumaj rentuloj substrekas ĉiujn misnotojn :
La dikaj ŝvelaĉaj oficistoj kuntiras siajn dikajn edzinojn
Ĉe kiuj iras, kvazaŭ fifervoraj mahutoj,
Tiuj kies falbaloj aspektas kiel reklamoj ;
Sur la verdaj benkoj, kluboj da emeritaj spicvendistoj
Kiuj kirlas la sablon per siaj pomelbastonoj,
Seriozege diskutas la traktatojn,
Snufas el arĝento, kaj reekdiras : « Sume !... »
Dismetante sur sian benkon la rondaĵojn de siaj lumboj,
Helbutona burĝo, kun flandra ŝvela ventro,
Frandas sian onengonb el kiu la tabako herbere
Superrandas - sciu estas kontrabandaĵo -
Laŭlonge de la verdaj razenoj ridaĉas la bubaĉoj (...)
(El la Kolekto de Douai)

a ĉako : militista ĉapo, schako en la franca el la hungara csáskò
b onengo : speco de pipo fabrikita en nordfranca urbo Onnaing. El la franca lingvo onnaing
 
Verlaine kaj Rimbaud (maldekstre, malsupre), en pentraĵo far Henri Fantin-Latour.

Tiam sentante tre profunde la tragedion de la Pariza Komunumo, la poeto-infano volis ekloĝi en Parizo. En la sama tago, kiam Napoleono la 3-a kaj la imperia armeo eniris en Rethel, Arthur fuĝis de Charleville, al Parizo, kie li volis fariĝi ĵurnalisto. Ĉi aventuro finiĝis en la karcero de Mazas. Post la reveno al Charleville, lia patrino memorige punbatis lin meze de la quai Madeleine, apud la nuna Rimbaud Muzeo. Sed tio estis nur la komenco de longa serio da fuĝoj, ĉar Arthur malsane bezonegis marŝadi kaj marŝadi por atingi alian mondon preter oceanoj kaj montoj ĉiam pli malproksimaj. Paul Verlaine nomis lin: «voyageur loqué» (fivestita vojaĝanto).

Dum sia restado en Parizo Arthur, loĝis en februaro-marto 1871, ĉe Théodore de Banville. Sed ekde majo, Arthur en siaj leteroj nomitaj «de la vidanto » esprimis sian malsamecon, kaj aŭguste 1871, en sia parodia poemo Ce qu'on dit au poète à propos de fleurs (tio, kion oni diras al la poeto pri la floroj), malferme esprimis kritikon de la poetiko de Banville.

En sia perforta poemo L'orgie parisienne ou Paris se repeuple (la pariza orgio aŭ Parizo estas reloĝata), li akuzis la malkuraĝon de la venkintoj. Okaze de la malvenko de Francio sub Prusio, lia poezio ankoraŭ pliradikaliĝis, ekzemple Vénus Anadyomène. Lia verkmaniero iom post iom ŝanĝiĝis. Rimbaud atingis, ke li malŝategis la poezion de la Parnasanoj, kaj en la fama Letero al Paul DemenyLetero de la vidanto, li emfazis sian forĵeton de la «subjektiva poezio». Ankaŭ en tiu sama letero li diskonigis sian propran poezian esploron: li volis fariĝi «vidanto», per «longa, grandega kaj elpensita malreguligo de ĉiuj sentoj».

Bohemio en Parizo redakti

 
Rimbaud, fare de Verlaine.

Tiel do, Rimbaud, la superdotita lernanto, rifuzis reiri liceen, forkuris kaj drinkis absintaĵon, do resume li estis tipa infant terrible. Li korespondadis en aŭgusto kaj septembro 1871 kun Paul Verlaine al kiu li estis sendinta kelkajn poemojn. Fine ĉi lasta, laŭ peto de Rimbaud, invitis lin Parizen : «Venez chère grande âme, on vous appelle, on vous attend!» («Venu kara granda animo, oni vokas vin, oni atendas vin!»). Rimbaud alvenis kun enkonduka vorto la famegiĝonta Le Bateau ivre (La ebria ŝipo), kiun li deklamis antaŭ la amikoj de Verlaine kaj ekloĝis ĉe sia protektanto, ne sen konfliktoj kun ties edzino. Ambaŭ fariĝis gejaj amantoj kaj ekvivadis skandalan kaj vageman vivon, interpunkciatan de tumultaj kaj drinkemaj vesperoj ĉe Cercle des poètes Zutiques (Cirklo de la "peĉaj" poetoj - zutique estas malkutima vorto en la franca konstruita el la krivorto "zut!" esprimanta spitiĝon, - esperante : peĉ'!- ). Li tiam estas 17-jara.

Ĉi tumulta ligiteco finiĝis per fiasko: en 1873, ambaŭ amantoj estis en Londono. Verlaine subite forlasis Rimbaud asertante, ke li volas rekuniĝi kun sia edzino, decidita, se ŝi ne konsentus, enpafi al si kuglon en la kapon. Li loĝis en hotelo en Bruselo. Rimbaud revenis al li, persvadita, ke Verlaine ne kuraĝos mortigi sin mem. Dum Rimbaud intencis forlasi lin, Verlaine ebria pafis dufoje al sia amanto, vundante lin malgrave ĉe la manradiko. Verlaine estis juĝita pro tio kaj kondamnita al enkarcerigo. Verlaine restadis du jarojn en karcero en Mons. Dume Rimbaud reiris al la familia bieno en Roche (Ardennes), kie li verkis Une saison en enfer ("Sezono en infero").

Une saison en enfer estas halucina biografio de la vivvojo de Rimbaud. La ĥaosan stilon senĉese trairas tuta aro da internaj voĉoj. Rimbaud krie esprimis sian suferadon, sian intiman sperton: li estis kompreninta, ke li ne povas «ŝteli la fajron» por si sola. «Arda pacienco» nepras por ke la malvenko ne estu definitiva. Sed deziri forgesi «la inferon» signifus perfidi la homaron. Tamen en la neeltenebla soleco en la urbo, laceco ĉirkaŭpremis la junan poeton.

Regule afazia aŭ trairita de hatokrioj kontraŭ la eklezio, kontraŭ la socio de la 19-a jarcento kiu enfermas la individuon, Rimbaud konigis siajn malsukcesojn: amaj malsukcesoj, kaj oni povas pensi pri lia rilato kun Verlaine, sed ankaŭ, ke por li «amo estas reinventinda». Alia malsukceso estis lia klopodo de Vidanto: li estis estulo, kiu sola volis damni sin por retrovi la veran sencon de la poezio. Inter 1874 kaj 1875 li studis ĝis sep lingvojn. En 1876 li veturis al Javo, aliĝas al la nederlanda armeo kaj poste dizertas. En 1877 kaj 1878 li veturis tra Eŭropo, kaj en 1879 li revenis hejmen.

La poemoj poste verkitaj, preskaŭ ĉiuj tiuj Iluminaĵoj finiĝas kun la entrudiĝo de «la realeco malglate stringebla». Tiel do li eksilentis 21-jara ĉar li finfaris ĉion, kion li kapablis, en la «dezerto kaj la nokto», kiuj ĉirkaŭis lin. Li de tiam eksciis, ke sola la poezio ne povas ŝanĝi la vivon.

La afrika aventuro redakti

 
Rimbaud en Harar

La 24-jara juna poeto forlasis la mondon de la literaturo kaj de la salonoj por ekvivi aventuron kiel kuracilo kontraŭ la enuo, alŝipante al landoj kun revigaj nomoj (Jemeno, Ĝibuto, Etiopio, Eritreo), sed kiuj estis nur la kadro de longa persona drivado en kiu li fine perdiĝis. Alveninte en Adeno li kandidatiĝis kiel manlaboristo, simpla laboristo. La 7-an de aŭgusto 1880 li fariĝis submastro de la kafoapartigistinoj de la kompanio Bardey. En tiu tempo la haveno Mokha prosperis danke al la kaf-komerco.

Decembre 1880 li alvenis en Harar (Etiopio), la 99-minareta urbo. Legendo rakontas, ke li estus inter la unuaj okcidentuloj, kiu eniris ĉi islaman sanktan urbon. Li fariĝis administranto de komerca kontoro kaj komercis eburon, kafon, felojn, oron, kiujn li vendis kontraŭ teksaĵoj el Liono, kaseroloj kaj bagatelaĵoj. Li ankaŭ komercis armilojn, ĉar la regionon skuas multaj konfliktoj. Tamen la legendo laŭ kiu Rimbaud estus sklavisto estas falsa: la nura vero estas, ke li petis en 1889 paron da gesklavoj de amiko por sia propra servo - kaj tamen neniam havis.

Tamen en Harar kiel aliloke Rimbaud daŭre enuadis kaj en unu el la leteroj, kiujn li sendis al sia familio, li diris: «Mi multe enuas, daŭre; mi eĉ neniam konis iun ajn, kiu same enuas kiel mi.» En 1891 li estas revenigita patrujen: tumoro ekis ĉe genuo kaj oni devis amputi lian kruron. La 24-an de julio 1891 li atingis la stacidomon de Voncq (je 3 kilometroj de Roche), kun lambastono kaj sia nova ligna kruro. Sed ĉar la gangrenon oni ne povis tute haltigi, li reforiris unu monaton poste per trajno por havi belan morton («faire une bonne mort») en Marsejlo, kie li mortis la 10-an de novembro 1891, 37-jara kruele suferanta kaj zorgita de sia pli juna fratino Isabelle. Sur sia mortolito, li petegis ke oni reenŝipigu lin por reiri al Suez.

Lia amiko Paul Verlaine resumis unufraze la vagojarojn de Rimbaud:

« (...) il ne fit plus rien que de voyager terriblement et de mourir très jeune.»
«(...) li nenion alian plu faris krom terure vojaĝadi kaj morti tre juna.»

La persono redakti

Arthur Rimbaud estis ribelema, sed ne insurekcia; ekzistadisma, sed ne historia, li estas kontraŭ la realo ĝenerale. la vagademo kaj la militista vivo helpas lin reteni foreston de kompromito kaj de familiformado. La foresto de patro, kiel viva modelo, kondukas lin al seksa konfuzo: la patro estas suno, dum la patrino estas akvo.

El Romantismo aperas la ribelema homo (la popolo en "Le forgeron", "Les poëtes de sept ans", "L'orgie parisienne") kaj la libera marĝenulo. Sed biografie lia bohemieco estas falsa, pro la ciklarj revenoj al la familia nesto kaj pro la financa sekureco de lia afrika aventuro. Ankaŭ lia ribelemo estas falsa: en la tagoj de la Pariza Komunumo li restis en la vilaĝo kaj ne venis en Parizon.

El Romantismo devenis ankaŭ jeno:

  • la elekto de la poeto fare de fortoj kiujn li ne kontrolas,
  • la singulareco kiun havigas tiu elekto, kaj
  • konsekvencoj: vido aŭ violento.

Poemoj redakti

  • "Le forgeroj", preskaŭ du cent versoj, de realisma formo: forĝisto (mitologia antaŭaĵo en Vulkano), en 1792 (epoko de Granda Teroro, kaj poste Pariza Komunumo) forĝisto parolas kun Ludoviko la 16-a kaj eksponas revoluciajn sentojn.
  • "Soleil et chair", ĉirkaŭ du cent versoj, kompendio de mitologia saĝeco, literaturo kaj materiisma kaj panteisma filozofio propra de la 19-a jarcento: parnasismo. "O splendeur de la chair! ô splendeur idéale!" Sed la dioj finfine estas nur statuoj, bildaj formoj parnasanaj.
  • "Ophélie" pri Shakespeare.
  • "Bal des pendus", pri François Villon.
  • "Vénus Anadyomène", misoginia parodio, malagrabla kaj naŭza bildo: anusa vundo.
  • "Les réparties de Nina", erotika bukolika monologo en estonta tenso: "Je te parlerais dans ta bouche."
  • "Á la musique", kritika kaj parodia rigardo de la burĝa socio. La "mio" estas ĝia lasta ĉenero.
  • "Les effarés", hugo-eska, sed kun sarkasma tendreco: malriĉaj infanoj vidas panfariston fari panon kaj sentas sin feliĉaj pro tio.
  • "Le mal", soneto iom ambigua en kiu kontrastas militaj mortintoj kaj Dio, dormetanta en la liturgia pompo, sed kiu vekiĝas kiam malriĉulino alportas almozon.
  • "Le dormeur du vol", sarkasma soneto: soldato dormas en bukolika pejzaĝo, sed en la lasta verso oni komprenas, ke li ricevis du pafojn.
  • "Ma bohème", vagademo, li parolas kun la steloj.
  • "Les Assis" el kontraŭburĝa kritiko kontraŭ pigraj funkciuloj siditaj sur seĝoj oni aliras al superrealismo per amaferoj inter funkciulo kaj seĝo, kiu memoras la naturon kaj havas filojn, kun bildoj tiom modernaj kiom "Des fleurs d'encre crachant des pollens en virgule." (Inkaj floroj kraĉas polenon kome).
  • "Mes petites amoureuses", versoj kun enigmaj detaloj. Venĝo kontraŭ supozitaj enamiĝintinoj: blondulino, brunulino, ruĝharulino ktp., kiujn li nomas "laiderons" (malbelulinaĉoj).
  • "Accroupissements", kaŭranta monaĥo, temperaturaj impresoj.
  • "Les poëtes de sept ans", membiografio: ribelema infano, malpuraj amikoj, unuaj verkoj kaj brutalaj malfacilaĵoj kun najbarino, pli da intereso por homoj ol por Dio.
  • "Les pauvres à l'église", Dio estas alta revo super malriĉuloj, kaj malamindaj burĝuloj, proksimaj al "malbono".
  • "Le cœur du pitre", aŭ ŝtelita koro, sed ambigueco pri kio estas "cœur", ĉu koro, anuso, peniso... Oni supozas, ke ĝi estas konsekvenco de la malagrabla sperto en la kazerno Babylone; raraj kaj parodiaj vortoj, ripetema kaj kanzonmuzikema ritmo.
  • "L'orgie parisienne" aŭ "Parizo reloĝatas", post la fuĝego de la Komunumo. Parodia rigardo al la burĝaro, kiu reprenas la marŝo al Parizo, la granda putino, la kristana urbo. Rimbaud estas la nura simbolisma poeto kiu iĝas la voĉo de malriĉuloj, malbenitoj...
  • "Les mains de Jeanne-Marie", 64 versoj, pri manoj (poemo simila al tiu de Pablo Neruda pri kruroj. La nura komunumaninoj kiuj ne estis fitraktita.
  • "Les sœurs de charité". En kontrasto kontraŭ ĉirkaŭa malbelo, "le jeune homme, devant les laideurs de ce monde" li alvokas la Virinon, kiu nekontentigas lin. Ankaŭ "Mais la noire alchimie et les saintes études", la poezio aŭ io simila ne kontentigas lin. En la lasta verso, la fratino estas la Morto, nur fine.
  • "Les chercheuses de poux", ankaŭ konsiderataj fratinoj, maljunaj onklinoj kiuj senpedikigas kaj bonfartigas lin, "un désir de pleurer" (plordeziro).
  • Les premières communions", 156 versoj, konfuzaj sentoj kontraŭ la religio, sed mistikismo kaj ponto el pureco al aldolesko. Sarkasma rigardo al la klerikaro. Kristo absorbas la energion de la mistikisma virino.
  • "Le Juste" estas speco de Kristo al kiu parolas la malbenita poeto.
  • "Ce qu'on dit aŭ poëte à propos de fleurs", 164 versoj, kontraŭparnasa parodio pri florismo, botanika parodio kaj poetiko, parodio por la tuta jarcento.
  • "Le bateau ivre", estas la poeto kiu estas ŝipo, ne navigas per ŝipo kiel ĉe la poemo pri pirato de José de Espronceda; oni miksas infanecan aventurismon, parnasanajn bildojn, entuziasman optimismon "Art Nouveau"...
  • "Voyelles" (Vokaloj), korespondoj de kvin sonoj kun kvin simbolaj koloroj de aliaj realoj.

Alporto al poezio redakti

Lia aparta stilo, lia absoluta serĉado de la esenco de la poezio ege resonegis. Unue ĉar la stilo de Rimbaud donas universalan ekzemplon de spertado de la limoj, ĉiu dum sia vivo sentinte la ribelon, kiun la malbenita poeto, malferminte ĉiujn ligŝnurojn, pelas ĝis ties klimakso dum la ordinara homo kontentiĝas fridotime loki ĝin sub socian maskon.

Rimbaud ankaŭ inventis novan lingvaĵon, laŭ sia deziro: «animo por la animo, resumante ĉion, parfumojn sonojn kolorojn, pensoj alkroĉante pensojn kaj tirante» (Lettre du voyant). Neniu detalega priskribo: formo, karna perforto en lumega koloro. Per liaj vizioj la estuloj, la objektoj ekvivas kaj unuiĝas en la vivo de la bildo. Tiu nova poezia vortumo forigis la normojn de la civilizo kaj de la socia determinado.

Ĉe li, la poezio enhavas la kolorojn de la muziko kaj de la pentrarto, la movon de la danco kaj de la sonĝo. Li deziris ke «teruraj laboristoj» postsekvu lin. Kaj ja aperis Jarry, Artaud, Vitrac kaj la Surrealistoj, ne flankenlasante la poetojn de "le Grand Jeu" ("la granda ludo") kaj René Daumal, aŭ Henri Michaux. Kiel la ebria ŝipo (Le bateau ivre), ili sinkis en la fundon de la nekonato, malfermante la vojon al la nuntempa poezio.

Ĉiuokaze li malatentis pri sia poezio kaj publikigis nur "Une saison...", dum la 22 poemoj al Demeny estus antaŭaj al la ebla sperto de la kazerno Babylone; la naŭzo pro la vivo aŭ pro la virinoj estus antaŭaj, kaj ankaŭ la koprolalio. Liaj poemoj aperis en manuskriptoj adresitaj al liaj amikoj kaj en "Album zutique" (20 poemoj).

Temoj de lia poezio redakti

  • Tiutempa politiko (Napoleono la 3-a, la burĝaro en "À la muzique", "Les assis" ktp.). De 1792 ĝis 1871 gravas el revolucio la energio kaj violento; estas kontrasto inter estetiko violentema de romantismo kaj la estetiko parnasaneca en plastiko, nome kontrasto inter energio kaj formo.
  • Ĉiutagaĵoj (negravaj momentoj, malriĉaj objektoj: vazaro, pledoj, kusenoj ktp.)
  • Religio. Li kritikas la silenton de Dio antaŭ la malbono kiu hegemonias, kaj same la mildecon de kristianismo kaj de Kristo mem. La parnaseca bluo simbolas la perditan diecon, la ĉielon. Ankaŭ la mistikismo esta simbola: suno, fajro, akvo, fonto ktp. Sed oni kunigas mistikismon, panteismon, kaj konverton.
  • Amo kaj sekso: universala amo, falsa naturalisma panteismo ("Le dormeur du val") kaj seniluziiĝinta kaj obscena sekseco. La virino estas parodiita en "Vénus Anadyomène" kaj "Mes petites amoureuses". Estas sistema detruo de la korpo de la virino, disigo kaj disformigo preskaŭ kubisma; ankaŭ la amloko estas profanata. Amo estas nur obscena sekseco ("Stupra") kaj koprolalio, estas sanktigo de la necesejo ("Les poëtes de sept ans", "Album zutique") kaj obsedo pro diareo. Mikso de Dio kun parnasecaj simboloj (lilioj kaj cignoj).

Influo redakti

 
La poemo Le bateau ivre (La ebria boato) sur muro en Parizo

Lia verko iĝis modelo por la simbolistoj kaj grave influis la francan literaturon de la 20-a jarcento.

Arthur Rimbaud influis ankaŭ homojn kiel Bob Dylan, Fabrizio De André, Klaus Hoffmann, Henry Miller, Patti Smith, Jim Morrison, Penny Rimbaud (Crass), Vladimir Visockij, Georg Heym, Paul Zech, Klaus Mann, la superrealistoj, la Beat-poetoj kaj multaj aliaj artistoj.

Monumentoj redakti

Mendita de la Prezidento Mitterrand la statuto "L'homme aux semelles de vent" videblas sur la placo de l'Arsenal en Parizo. La skulptisto Jean-Robert Ipousteguy distranĉis ĝin al du pecoj por esprimi la surprizigan destinon de la poeto daŭre antaŭentirita al aliloko. Jen kio klarigas la titolon L'homme aux semelles devant (la homo kun plandumoj antaŭe) kio ankaŭ estas aludo al la nomo kiun donis Verlaine : «l'homme aux semelles de vent» ("la homo kun ventoplandumoj", franclingve la du esprimoj aŭdiĝas ekzakte same).

Verkoj redakti

  • Une saison en enfer (1873)
  • Les Illuminations (1886)
  • Reliquaire, poésies (1891)
  • Poésies complètes (1895)
  • Lettres, Egypte, Arabie, Ethiopie (1899)
  • Œuvres, vers et proses (1912)
  • Les Mains de Jeanne-Marie (1919)
  • Stupra (1923)
  • Le Cœur sous une soutane (1924)
  • Lettres de la vie littéraire (1870-1875)
  • Vers de collège (1932)
  • Album zutique (1943)
  • Lettre du baron de Pedechèvre (1949)
  • Voyelles, Oraison du soir, Les assis, Les effarés, Les chercheuses de poux, Le bateau ivre, Premières communions, unue aperis en Les Poètes Maudits de Verlaine (1884)

Esperante redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

France redakti

  • Œuvres complètes, correspondance, d'Arthur Rimbaud (eldono de Louis Forestier), Robert Laffont, coll. « Bouquins », Paris, 1998 ;
  • Yann Hureaux, Un ardennais nommé Rimbaud, eld. La Nuée Bleue / L'Ardennais ;
  • Jean-Luc Steinmetz, Arthur Rimbaud : une question de présence : biographie, Tallandier, coll. « Biographie », Paris, 2004 (ISBN 2-84734-194-3) ;
  • Alain Borer, Rimbaud en Abyssinie, Seuil, kolekto « Fiction & Cie », Paris, 1984 (ISBN 2-02-006991-1) ;
  • Rimbaud Ailleurs, nuntempaj fotoj kaj konversacioj de Jean-Hugues Berrou, malnovaj tekstoj kaj dokumentoj de Jean-Jacques Lefrère kaj Pierre Leroy, kunlaboris Maurice Culot, Fayard, Paris.

Germane redakti

Angle redakti

  • Elizabeth M. Hanson: My poor Arthur. Holt, New York 1960
  • Charles Nicholl: Somebody else. Cape, London 1997

Filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

France redakti

Germane redakti

Referencoj redakti