VÁKÁR P. Artúr [va:ka:r] estis hungara redaktoro, ĵurnalisto. Li naskiĝis en Gyergyószentmiklós la 23-an de majo 1879 kaj mortis en Gheorgheni la 21-an de februaro 1958.

Arthur Vákár P.
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1879 (1879-05-23)
en Gheorgheni
Morto 21-an de februaro 1958 (1958-02-21) (78-jaraĝa)
en Gheorgheni
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Artúr Vákár P. akiris jurdoktortitolon en 1916. Inter 1902–1905 li finis la aktorlernejon de Budapeŝto. Reveninte en sian naskiĝurbon, li fondis en 1904 la opozician gazeton Csíkvármegye, kiu aperis kontinue ĝis 1918. Li estis la fondinto de Gyergyói Múzeum és Könyvtár Egyesület (Unuiĝo de Muzeo kaj Biblioteko), kiu iĝis la bazo de estonta muzeo kun lia kolekto. En 1916 li estis komisaro de Csík. En 1919 post la rumana okupo de la urbo, li devis forlasi la landon. En 1919 kiel kunlaboranto de István Bethlen li estigis en Budapeŝto la Helpficejon por Rifuĝintoj de Transilvanio. Li verkis plurajn teatraĵojn. En 1945 li revenis al Gheorgheni.

Libroj redakti

  • Gyergyó­szentmiklós város jövője (Gyergyószentmiklós 1908);
  • Tanulmány Gyergyószentmiklós város vízvezetéke, csatornázása és közvilágítására (sl. 1911);
  • Gyilkos-tói kalauz (sl. 1914).

Fonto redakti