Artibonite (rivero)

Artibonite estas la plej longa rivero de Hispaniolo. Ĝi fontas en la centra ĉenmontaro en Domingo kaj fluas tra Haitio al la Golfo de Gonavo. Laŭ ĝi nomiĝas la haitia departemento Artibonite.

Artibonite
rivero
Bazaj informoj
Situo Hispaniolo (Domingo, Haitio)
Longeco 320 km
Akvokolekta areo 8 908 km²
Averaĝa trafluo 84 m³/s
Fluo
Enfluejo Golfo de Gonavo, 19° 13′ 30″ N 72° 46′ 52″ O / 19.22500 °N, 72.78111 °O / 19.22500; 72.78111 (mapo)
- Alteco 0 m
Geografio
Trairataj urboj Mirebalai, Petite-Rivière-de-l'Artibonite
Map
vdr

La rivero estas utiligata por akvumado kaj por produktado de elektro. Ĝi gravas por fiŝkaptado, nelaste ĉar la aliaj riveroj de Haitio sekiĝas en iuj sezonoj. Negrandaj boatoj povas uzi la malsuprajn 150 km de la rivero.