La arto de Barato (कला भारत, kalā bhārata) karakterizas ĉefe ĉar estas montro de la komplika socio barata, multetna kaj multkultura. Krome ĝi havas karakteron ĉefe religia, ĉar arto utilis kiel transmitilo de la diversaj religioj kiuj uziĝis en Barato: hinduismo, budhismo, islamo, kristanismo ktp. Menciindas kiel distinga trajto de la barata arto ties integremo kun la naturo, kiel adapto al la universa ordo, konstatinte ke la plej parto de naturaj elementoj (montoj, riveroj, arboj) havas por baratanoj sanktan karakteron.

Sivá Naṭarāja, Ĉola dinastio, Tamilnado, 11-a jarcento.
Rokpentraĵo de Bhimbetka (7-a jarmilo a.K.).

Laŭ Francisko Azorín Hinda arto estas Tipa arto disvolviĝinta en sudazia duoninsulo. De la 3 jc. a.K. komencis uzi la ŝtonojn k. starigis tre skulptornamitajn konstruaĵojn.[1] Li indikas etimologion el persa sindhu (rivero) kaj de tie la greka indos.[2]

Priskribo redakti

Unu el la ŝlosilaj faktoj en la konstruado de la barata aŭ hindia kulturo estis la etna diverseco de tiom multaj popoloj kiuj alvenis al ties teritorioj: el la nigrulaj indiĝenoj praulaj de la aktualaj dravidaj popoloj, alvenis en sinsekvaj tajdoj tre diversaj popoloj. La mikso de popoloj kaj kulturoj produktis arton de granda diverseco kaj laŭstile kaj formale, kunvivante diversaj artaj tendencoj laŭ la regiono.[3]

Barato estis lulilo de granda civilizacio kiu etendis, ĉefe pere de la etendo de budhismo, tra la tuta centro kaj sudoriento de Azio, influante eĉ sur povaj kulturoj kiaj la ĉina kaj la japana. En Okcidento ĝi estis konata ĉefe post la ekspedicio al Hindio fare de Aleksandro la Granda, kiam alvenis novaĵoj pri la teknikaj, kulturaj kaj artaj progresoj disvolvigitaj en la hinda subkontinento. La barata arto tendencas al la simbola sanktigo de ĉiuj ties elementoj, kaj al la rakonta karaktero de ties vidartaj esprimoj kiu tendencas ĝenerale al la trascendo de sia signifo, esprimita tra bildoj de granda sensualeco kiu konotacias grandan estetikan rafinadon. Arto floris en Barato dum la antikveco ĉefe pro la Induso-civilizacio; tamen, post la alveno de la arjaj popoloj okazis periodo de arta vakuo pri kiu oni scias nenion, ĉar ne restis spuroj kiu montras la tiamajn realigojn, inter 1500 kaj 300 a.K., ĝis la starigo de la Maŭrja imperio. Poste, la apero de budhismo kaj de ĝajnismo, kiuj kunvivis pace kun hinduismo ĝis la alveno de islamanoj, fundamentis la kulturajn, estetikajn kaj artajn bazojn de la barata arto ĝis la moderna epoko.[4]

Fundamentoj redakti

 
Bodisatvo de la blua lotuso (ĉirkaŭ 550), vihāra numero 1 de Ajaṇṭā (Maharaŝtro).

Vidartoj redakti

Aliaj artoj redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 89.
  2. Azorín, samloke.
  3. García-Ormaechea, Carmen (1989). El arte indio. Historia 16, Madrid. paĝo 12.
  4. «El arte de la India». 2007. [1] Konsultita la 19-an de aŭgusto 2016.

Literaturo redakti

  • Kolektiva. (1991). Enciclopedia del Arte Garzanti. Ediciones B, Barcelona. ISBN 84-406-2261-9.
  • García-Ormaechea, Carmen (1998). Arte y cultura de la India. Serbal, Barcelona. ISBN 84-7628-238-9.
  • García-Ormaechea, Carmen (1989). El arte indio. Historia 16, Madrid.
  • Honour, Hugh; Fleming, John (2002). «Historia mundial del arte». Ed. Akal, Madrid. ISBN 84-460-2092-0.
  • Oliva, César; Torres Monreal, Francisco (2002). Historia básica del arte escénico. Cátedra, Madrid. ISBN 84-376-0916-X.
  • Onians, John (2008). Atlas del arte. Ed. Blume, Barcelona. ISBN 978-84-9801-293-4.
  • Riquer, Martín de; Valverde, José María (2007). Historia de la literatura universal I. Gredos, Madrid. ISBN 978-84-249-2875-9.
  • Rivière, Jean-Roger (1999). Summa Artis. XIX: Arte de la India. Espasa Calpe, Madrid. ISBN 84-239-5219-3.
  • Robertson, Alec; Stevens, Denis (2000). Historia general de la música I. De las formas antiguas a la polifonía. Istmo, Madrid. ISBN 84-7090-034-X.

Eksteraj ligiloj redakti