Arto de Birmo

(Alidirektita el Arto de Mjanmaro)

Arto de BirmoArto de Mjanmaro temas pri vida arto kreita en Birmo. Ekde la 1400-aj jaroj, artistoj kreis pentraĵojn kaj skulptaĵojn, kiu respegulas la birman kulturon.[1] Birmaj artistoj submetiĝis al registara interfero kaj cenzuro, malhelpanta la evoluadon de arto en Birmo.[2] Birma arto respegulas la centrajn budhismajn elementojn inkluzive la manpoziciojn, ĝatakajn rakontojn, la pagodon kaj Bodisatvon.[3]

Kronita kaj juvel-kovrita Budho sidanta sur elefanta trono; ĉirkaŭ 1890; Arta Instituto de Ĉikago (Usono)

Historio redakti

 
Akvarela pentraĵo de nekonata birma artisto, kiu montras ĉinlonon, futbalan ludon de Birmo. 19-a jarcento. Biblioteko Bodleian

Pagana epoko redakti

 
Kapo de vira dio, proksimume 11-a jarcento, ŝtono, Metropola Muzeo de Arto (Usono)
 
Miniatura relikvujo kun budho sur trono, 12-a - 13-a jarcentoj, bronzo kun postsignoj de orumaĵo kaj lako, Metropola Muzeo de Arto (Usono)

Pju-epoko redakti

 
Sidanta Maitrejo, Pju-epoko (8-a al 9-a jarcentoj), bronzo Metropola Muzeo de Arto (Usono)

Arto de la Ŝan-periodo redakti

Al artaj historiistoj mankas ĝenerale akceptita difino de Ŝan-a arto. Oni opinias, ke ĝi originis inter 1550 kaj 1772, kiu estis prokismume la tempo, kiam la du reĝlandoj de Lanna kaj Lan Ksang estis ambaŭ sub la regado de la Birmoj.[1]

Multaj pecoj de Ŝan-aj artverkoj prezentas Budhon en sida pozicio, kun lia dekstra mano montranta la Teron; ĉi tiu pozicio estas ofte nomata la Maraviĝaja Pozicio.[1] En budhismo, la Maraviĝaja pozo reprezentas Budhon vokanta la Teran Diinon por atesti pri la venko de Gaŭtamo super Mara.[1]

Skulptaĵoj faritaj en ĉi tiu arta stilo estis kutime farita el bronzo kaj poste estis skulptitaj el ligno aŭ el lako.[1] Tradicia Ŝan-a arto tipe havis Budhon kun roboj de la karakterizaj roboj de monaĥo, aŭ kronita per krono kaj ornamita per diversaj aliaj materialoj kiel mastiko kaj vitro.[1]

Ŝan-aj skulptaĵoj estas facile rekoneblaj dum rigardo tra la historio de Birma budhisma arto.[1] Ŝan-aj skulptaĵoj estas ofte identigitaj kun oval-formaj vizaĝoj, molaj ridetoj kaj fermitaj malstreĉitaj okuloj.

Brita Birmo (1824-1948) redakti

Nuna epoko redakti

De 1962 ĝis 1988, dum la Malvarmmilita epoko, postkolonia Birmo estis izolita de la cetero de la mondo kiel rimedo por daŭrigi la sendependecon.[2] En 1989, Birmo komencis malfermi internacian komercon, kaj ŝtata kontrolo estis malseverigita. Ĉi tiu permesis al artistoj el Birmo pli da oportunoj intertrakti kun internaciaj artistoj.[2] En 1997, aliro al la interreto permesis la kreskon de nuntempa arta komunumo en Birmo.[2] Tamen, registara cenzuro, konflikto, ekonomia malfacileco kaj izoleco influis Birmajn artistojn kaj ilian arton. Ekzemple, la registaro limigis arton al religiaj bildigoj kaj esprimoj de la natura beleco de la nacio.[2]

Registara cenzuro redakti

La registaro de Birmo malpermesis aŭ konfiskis artaĵojn pri malpermesitaj temoj kaj cenzuris artajn ekspoziciojn. La malpermesitaj temoj inkluzivis politikan kritikon, nudecon kaj eĉ la uzadon de kelkaj koloroj. En 1970, cenzuristoj markis neaprobitajn artaĵojn per stampo, kiu diris, "malpermesita montri" sur la antaŭo kaj malantaŭo.[4] Aprobitaj pentraĵoj montris la politikan gvidanton Ne Win (1910 – 2002), socialismon kaj ĝian agraran utopion, la purecon de Birma kulturo, kaj budhismon. Kelkaj artistoj fariĝis defiemaj rilate al la cenzuro.[4]

 
Birmaj lakaĵoj, privata kolekto.

Elstaraj Birmaj artistoj redakti

  • Win Pe Myint (birme ဝင်းဖေ: ), karikaturisto, pentristo kaj direktoro, laboris por la Ludu Kyi-bwa-yay Eldonejo en Mandalajo.[4] Lia laboro cenzuriĝis de la registaro. Win Pe diris, "La militistaro volis certiĝi pri ili mem, ilia sekureco… ke estis ne rekta atenco kontraŭ ili per arto."[4]
  • Aung Khaing  — Khaing estis duon-abstrakta pentristo.[4] En 1984, ĉe la Bogyoke Aung San Merkato, Khaing provis lian unuan solo-ekspozicion de verkoj influitaj de tiuj de Gauguin kaj Monet. Dum lia ekspozicio, registaraj cenzuristoj vizitis lin je tri apartaj okazoj. Dum la unuaj kelkaj vizitoj, la cenzuristoj forigis proksimume tridek pentraĵojn, kiujn ili opiniis netaŭgajn. Je la fina vizito, ĉiuj restantaj artaĵoj, kiuj restis en la ekspozicio, taksiĝis kiel netaŭgaj por vidiĝi.[4] En protesto, Khaing ne plu montris siajn pentraĵojn. Tamen, en oktobro 2013 ĉe la Bogyoke Aung San Merkato, li tenis solo-ekspozicion.[4]
  • Maung Theid Dhi  — Dum pli severa periodo de arta cenzuro en Birmo, Maung arestiĝis pro malobeo de la ordonoj de la cenzuristoj por ŝanĝi liajn artverkojn.[4] En 1974, ĉe la Sovaĝa Okula Arta Ekspozicio en Jangono, Maung montris memportreton sur ligno ĉirkaŭita de metala kateno. Registaraj cenzuristoj interpretis ĉi tiun pecon kiel kritiko de registara limigo de Birma vivo.[4] Post nelonge, cenzuristoj forigis la verkojn de Maung el la ekspozicio. La cenzuristoj permesis, ke Maung reprenu la pentraĵon poste. Tamen, kiam ĝi estis redonita, al la verko mankis ĝiaj originalaj ornamaĵoj.[4] Maung poste metis la saman pecon en alia ekspozicio, sed tiam, li volvis ĝin per ledo kaj ŝnuro kaj metis ĝin super la kranio de cervo.[4] Baldaŭ post kiam li montris sian “novan” artan pecon, cenzuristoj arestis lin sen klarigo, kaj Maung pasis semajnon en malliberejo. Post lia elkarceriĝo, Maung daŭre montris la saman pecon. Rezulte, cenzuristoj kaj detektivoj alvenis ĉe lia hejmo, akuzanta lin pri kreo de politikaj artaĵoj. Pluraj tiaj vizitoj kaŭzis al Maung kaj lia familio grandan ĝenon. Maung arestiĝis denove pro liaj “suspektindaj” art-verkoj.[4] Tia aflikto lasis Maung-on tro timoplena por krei pentraĵojn bazitaj sur liaj politikaj skizoj, sed li ja kreis pentraĵojn, kiuj montris la cenzuristojn.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Raymond, Catherine (1-a de majo 2009). “Shan Buddhist Art on the Market: What, Where and Why?”, Contemporary Buddhism 10 (1), p. 141–157. doi:10.1080/14639940902916219. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Ching, Isabel (1-a de julio 2011). “Art from Myanmar: Possibilities of Contemporaneity?”, Third Text 25 (4), p. 431–446. doi:10.1080/09528822.2011.587688. 
  3. Introduction and history of Buddhism & Burmese Art in Burma.
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 Carlson, Melissa (2016). “Painting as Cipher: Censorship of the Visual Arts in Post-1988 Myanmar”, Sojourn 31 (1), p. 116. doi:10.1353/soj.2016.0001.