Artur IMMISCH (naskiĝinta la 24-an de novembro 1902 en Hermsdorf, mortinta la 9-an de januaro 1949 en Bautzen) jam dumvive estis konata germana pianisto, iomete malpli konata kiel komponisto. Lia muzika postlasitaĵaro ekde 1990 paŝon post paŝo publikigatas.

Artur Immisch
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1902 (1902-11-24)
en Hermsdorf
Morto 9-an de januaro 1949 (1949-01-09) (46-jaraĝa)
en Bautzen
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Vivo redakti

La pianiso kaj komponisto Immisch originis el bonstara familio; en 1912 ili translokiĝis al Bautzen. Post pasigo de la abiturienta ekzameno li ekstudis en 1921 ĉe la Universitato de Jena jursciencojn kaj politikan ekonomion laŭ patra volo. Paralele ekis tie ankaŭ lia muzika trejniĝo. Ambaŭ studoj kontinuigitis en 1922/23 en Munkeno (universtitate respektive muzikakademie ĉe Ernst Riemann). En Lepsiko dum 1923/28 ĝi finiĝis kiel li disĉiplis ĉe Carl Adolf Martienssen (pri artista pianludo kaj metodiko) kaj ĉe Hermann Grabner (koncerne muzikteorion kaj komponadon). Doktoriĝo pri jurscienco estis en 1926; Immisch neniam praktikis iun deĵoron juristan. Ekde 1928 li dediĉis sin plene je muziko.

Ludoj kiel koncertpianistoj venigis lin en plurajn grandurbojn de Germanlando, precipe ankaŭ Dresdenon kie li komence de la 1930-aj jaroj ekloĝis. Immisch ankaŭ gajnis renomon elstaran kiel inteligenta interpreto de moderna pianmuzikaĵoj. Poste li akompanis ofte kantistojn kaj instrumentajn solistojn, ankaŭ radifonie. Ekde 1936 li docentis ĉe la Orkestra lernejo de Saksa Ŝtata Kapelo je Dresdeno kaj ĉe la konservatorio dresdena. Skoliozo je kiu li suferis post akcidento dum sportado en la aĝo de 13 jaroj maldignigis lin por soldatoservo; laŭ eldiro de lia fratino li dum la tuta vivo daŭre suferis je tiu ĉi korpa malhelpo. Premado aliĝi al NSDAP estis malsukcesaj kaj provokis maldungigon sen antaŭa avizo. Pro la elaeraj bombatakoj de la Aliancanoj sur Dresdenon li ĉesigis laboron dresdenan: post la Dua mondmilito la altlernejo revokis lin kiel docenton sed Immisch malakceptis pro sanstato kritika. Kiel 46-jaraĝulo li mortis en sia Bautzen.

Graveco redakti

Immisch postlasis kvalite elstaran postlasitaĵaron kiu precipe baziĝis sur ĉambra muziko. En la kvin dekoj da kantoj, kiuj evidentiĝas tre komplikaj, senteblas kaj lia intereso pri moderna literaturo kaj lia talentego muzikista. Ne tute duono de ili estas lirikaĵoj ĉinaj kaj japanaj. Influite de la franca impresionismo tiuj ĉi verkoj ne malhavas propran karakteron. Eldono ja planita dumvive jam ne eblis. Postmorte liaj kreitaĵoj plurajn jardekojn forgesitis. Ekde 1997 la muziknotoj de la plejparto da kantoj, muzikaĵoj porpianaj aŭ ĉambromuzikaĵoj presitis kaj publike enkoncerte ankaŭ prezentitis kaj/aŭ surbendigitis. Danko ŝuldiĝas antaŭ ĉio al lia lasta disĉiplino Brigitta Lubke (1925–2004) por la konservo de liaj manuskriptoj. La postlasitaĵoj estas parte ĉe la Urbomuzeo de Bautzen, parte en manoj de privatulo.

Verkoj redakti

  • Sep kantoj laŭ poemoj de Paul Verlaine
  • Tri kantoj laŭ tekstoj de Friedrich Nietzsche
  • Tri ampoemoj de Ricarda Huch
  • Du kantoj laŭ poemoj de Max Dauthendey
  • 10 kantoj el Japanischer Frühling de Hans Bethge
  • 7 kantoj el Die chinesische Flöte de Hans Bethge
  • Kvar ĉinaj kantoj laŭ Li-Tai-Po; retraduko de Klabund
  • Predludo por piano
  • Bildoj el Großer Garten
  • Ecce nunc benedicite Domino por du ĥoroj je kvar voĉoj
  • Poème por piano

Diskaro (elekto) redakti

  • 1997: Vergessene Kostbarkeiten
  • 2011: Dresdner Lieder, Kompositionen aus drei Jahrhunderten
  • 2019: "Lieder von Artur Immisch und Robert Schumann" (Blu-Ray / DVD)

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Artur Immisch en la germana Vikipedio.