Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Artur Rudenko (ruse Артур Руденко) estas popmuzika kantisto, kantanta en la rusa lingvo. Li naskiĝis en la urbeto Lozovaja (Лозовая) de la ĥarkiva provinco en Ukrainio, kaj nun loĝas en Moskvo.

Artur Rudenko
Ĝenroj slavece melankolika popmuziko
Instrumentoj voĉo
Signifa instrumento
voĉo
Persona informo
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Biografio redakti

Lia patrino estis siberia rusino, lia patro devenanta de Ukrainio. La gepatroj ne estis muzikistoj, sed dekomence tre subtenis la muzikan talenton de sia filo. Arturo estis kantanta de frua infanaĝo, kaj en aĝo de 4 jaroj registriĝis unua kanto de li. De la unua klaso li estis en muziklernejo, sed pro forta inklino je sporto pasigis sian tutan liberan tempon praktikante futbalon kaj atletikon, strebante iĝi profesia sportisto.[1] Vundiĝo de genuo tamen bremsis la sportadon, li kantis en la lerneja koruso, lernis ludi gitaron, dancis kaj publike soloe prezentis popolajn kantojn. En la mezlernejo li iĝis soloa kantisto en lerneja popmuzikgrupo. La grupo prezentiĝis en urbaj eventoj kaj en nuptofestoj, kaj en aĝo de 15 jaroj li per la muzikado gajnis unuan monon.[2] En la 11-a lerneja jaro li unuafoje kiel soloa kantisto partoprenis en la urbo kantokonkurso kaj gajnis la unuan lokon. Sekve komenciĝis partoprenoj en diversaj konkursoj ekster la urbo, el kiuj li interalie gajnis la regionan kantokonkurson "Ora aŭtuno ", la konkurson "Junaj Steloj de Jarkov", kaj en 1994 fariĝis la venkinto estas internacia konkurso de junaj muzikistoj en la urbeto Evpatorija (Евпатория).

Post la armea servo, li translokiĝis al Ĥarkivo kaj enskribiĝis en la loka muzika altlernejo en fako "korusa direktado". La studentoj krom la studado perlaboris monon per muzikado vintre en la urbo kaj somere en la feriejaj urboj de Krimeo, interalie en Jalto. Post la studo li iĝis profesia kantisto en Moskvo,

La kantisto jam vivis pluraj jaroj laborante en Moskvo, sed lia sukceso estis modera. Laborante kiel kantisto en restoracioj, Arturo senĉese serĉis okazojn esprimiĝi je pli granda publiko. Ripete li sendis registraĵojn al produktantoj kaj iun tagon, la ĵurio de la kompanio «Союз Продакшн» (produktejo "Unio") tiom raviĝi de li, ke la kompania produktisto venis por aŭskulti Arturon en la restoracio kaj ofertis kontrakton. La unua moskva radio-stacio, kiu diskonigis liajn kantojn, estis la radiostacio «Шансон» ("kanzono"), kaj estis en la koncerto «Шансон года» ("kanzona jaro") en la Kremlo ke unuafoje li havis tutlandan renomon.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti