Arubo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de Arubo Arubo en la Olimpikoj ekde la jaro 1988 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. Antaŭe, arubaj sportistoj inter la jaroj 1952 kaj 1984 povis partopreni la olimpikan teamon de la Nederlandaj Antiloj, kiu poste ankoraŭ pluekzistis, sen aruba partopreno, ĝis 2008. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis arubaj partoprenantoj.

La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Aruba Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti