Arvo Pärt

estona komponisto
(Alidirektita el Arvo PÄRT)

Arvo PÄRT (naskiĝis en Paide, Estonio, la 11-an de septembro 1935[1]) estas nuntempa komponisto de minimala muziko. Pli specife, oni konsideras lin ano de la tielnomita sankta minimalismo, kune kun Henryk Górecki kaj John Tavener.

Arvo Pärt
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1935 (1935-09-11) (88-jaraĝa)
en Paide
Lingvoj estonarusagermana vd
Ŝtataneco EstonioSovetunioEstonioAŭstrio vd
Alma mater Estona Muzika kaj Teatra Lernejo vd
Familio
Edz(in)o Nora Pärt vd
Infanoj Michael Pärt vd
Profesio
Okupo komponisto de klasika muziko • muzikistokomponisto vd
Aktiva en Berlino vd
Verkado
Verkoj Für Lennart in memoriam ❦
Adam's Lament ❦
Spiegel im Spiegel ❦
In principio ❦
Für Alina ❦
Fratres ❦
Ukuaru waltz vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1958 Arvo Pärt komponis sian unuan verkon por fortepiano, Zwei Sonatinen. Li studis dodekafonion kaj serian muzikon, sed li baldaŭ komprenis ke "lia persisto pri netonala muziko kondukas lin en sakstrateton" kaj tial decidis pliprofundigi la barokon kaj la gregorian kanton. Li decidis simpligi sian muzikon forigante ĉion superfluan el siaj komponaĵoj.

Pärt estis influita per la sono de gregoria ĉanto kaj kreis novan stilon, rigoran kaj originalan, la tintinnabuli (tintojn de sonoriloj), komponmaniero kiu baziĝas sur la uzado de triopoj kaj skaloj.

En 2018, la Arvo Pärt Centro estis malfermita en la estona vilaĝo de Laulasmaa, kie la komponisto vivas.

La stilo redakti

Pärt difinas sian manieron tiel: "Mi uzas tre malmultajn elementojn - unu, du voĉojn. Mi konstruas kun praaj materialoj - perfekta akordo, specifa tonalo. Tri notoj de unu akordo estas kiel sonoriloj."

Plejofte Pärt komponas verkojn por nur du voĉoj: unu akompanas, kantante tonalan akordon, la alia plektas la melodion. Tial tintinnabuli ŝajne estas parte polifonio, parte monodio, sed vere ĝi estas neniu el tiuj du.

Verkoj redakti

Simfoniaj verkoj redakti

Operoj por solista instrumento kaj orkestro redakti

Referencoj redakti

  1. "Biografio". Arkivita el la originalo la 4-an de julio 2016.

Eksteraj ligiloj redakti

Arvo Pärt Centro

Arvo Pärt Kanon Pokajanen Ode VII, Youtube

(en) Estonaj desegnofilmoj al kiuj Pärt kontribuis