Arzamas (literatura societo)

La Societo Arzamas (ruse Арзамас) estis literatura societo en Sankt-Peterburgo en 1815–1818. La societo ricevis sian nomon laŭ humora verko de Rusia politikisto Dmitrij Bludov nomita Alrigardo al trinkejo en Arzamaso, Publikigita de la Societo de Studentoj (ruse Видение в арзамасском трактире, изданное обществом учёных людей). Inter membroj de tiu societo estis Vasilij Ĵukovskij, Konstantin Batjuŝkov, Pjotr Vjazemskij, Vasilij Puŝkin (onklo de Aleksandr Puŝkin) kaj aliaj. Kiel apogantoj de la reformoj de Nikolaj Karamzin, la societanoj argumentis kontraŭ la konservismaj ideoj de la Societo Amantoj de la Rusia Parolo kaj defendis la alproksimiĝon de literaturo kaj konversaciaj parolmanieroj kaj la novajn ĝenrojn en poezio.

Vidu ankaŭ redakti