Arzier-Le Muids
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Arzier (stacidomo) kaj Le Muids (stacidomo). |
Arzier-Le Muids estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2349 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Arzier-Le Muids | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Arzier | |
![]() | |
Komunuma domo de Arzier-le Muids | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Nyon |
Koordinatoj | 46° 27′ 36″ N 6° 12′ 28″ O / 46.46000 °N, 6.20778 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 36″ N 6° 12′ 28″ O / 46.46000 °N, 6.20778 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2349 |
Areo | 51,91 km² |
Alteco | 870 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1273 |
Komunumkodo | 5702 |
![]() | |
Mapo de Arzier | |
Geografio
redaktiLa komunumo Arzier-Le Muids situas en sudo de la Ĵurasa Montaro. La norda parto de la komunumo etendiĝas ĝis al la suda flanko de la valo de la rivero Orbe. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Arzier, Le Muids kaj Montant, kaj multnombraj izolitaj bienoj. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 51,91 km², de kiuj 56,9% estas kovritaj de arbaro, 39,3% servas por agrikulturo kaj 3,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Arzier-Le Muids limas en nordnordoriento al Le Chenit, en oriento al Bassins, en sudoriento al Vich, en sudsudoriento al Genolier, en sudo al Givrins, en sudokcidento al Saint-Cergue, en nordokcidento al Les Rousses (Francio), kaj en nordnordokcidento al Bois d'Amont (Francio).
Trafiko
redaktiTra Arzier-Le Muids pasas la kurboriĉa kantona vojo 125 de Vich al Saint-Cergue, kiu ankaŭ nomiĝas Route d'Arzier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn sude en Gland. Pere de la trajnlinio de Nyon al Saint-Cergue la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Arzier datiĝas el la jaro 1306 kiel Argie. Arzier estiĝis dum mezepoko ĉirkaŭ la kartezia Monaĥejo Oujon, kiu post la reformacio en la jaro 1537 estis forlasita kaj disfalis. Sub la berna regado ek de 1536 la komunumo estis atribuita al la Voktejo Nyon. En 2010 Arzier estis alinomita al Arzier-Le Muids.[3]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Sabine Carruzzo-Frey: Arzier en Historia Leksikono de Svislando (2009-08-25)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Arzier-Le Muids – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Turo de la preĝejo Sankta Antonio en Arzier
-
Ruino de la kartezia Monaĥejo Oujon