Asón-Agüera

Asón-Agüera [aSON agŬEra] estas historia komarko en Kantabrio (Hispanio). Ĝi situas en la alta areo de la valoj de la riveroj Asón kaj Agüera, lime al la provinco Biskajo (Eŭskio). Ĝi enhavas la akvokolektan areon de la rivero Asón kaj ties enfluantoj, ekzemple, la rivero Gándara. La komarko ampleksas la municipon Valle de Villaverde, kiu estas kantabra enklavo en Biskajo.

Asón-Agüera
Lando (Hispanio)
Provinco Kantabrio
Ĉefurbo Ramales de la Victoria
Municipoj 19
Areo 564.28 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
14.240 loĝ.
25.37 loĝ./km²
Asón-Agüera en Kantabrio.
vdr

En Kantabrio komarkoj ne havas propran sendependajn povojn nek estas oficiale agnoskitaj, kaj tial komarko-divido restas pli kultura aŭ geografia ol administra.

Municipoj redakti

Geografio redakti

Valo de Asón redakti

En valo de Asón abundas karstaj masivoj kun multegaj kavaĵoj kaj kavernoj tre valoraj por speleologio. Ankaŭ rimarkindas impresaj arbaroj el fagoj, kverko kaj anzinoj. Krome, abundas herbejoj kaj montaj pezjaĝoj, kiel tiuj en la Naturparko Collados del Asón.

Valo de Soba redakti

Tra la valo fluas la rivero Gándara, kiu finenfluas en la riveron Asón. La administra limo de la municipo Soba estas trans la geografia limo de la valo, ampleksante ankaŭ la plej altan parton de la rivero Asón, la dekstran bordon de la rivero Miera kaj la maldekstran flankon de la valo de la rivero Calera, lime al provinco Biskajo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti