Asashoryu Akinori (japane 朝青龍 明徳; naskiĝis kiel Dolgorsüren Dagvadorĵ, mongol-kirile Долгорсүрэн Дагвадорж (27-an de septembro 1980 en Ulanbatoro) estas mongola sumoluktisto kaj la 68-a jokozuno.

Asashoryu Akinori
Persona informo
Naskonomo Долгорсүрэнгийн Дагвадорж
Naskiĝo 27-an de septembro 1980 (1980-09-27) (43-jaraĝa)
en Ulaanbaataro
Lingvoj mongola
Ŝtataneco Mongolio
Familio
Frat(in)oj Dolgorsürengiin Sumiyaabazar • Dolgorsürengiin Serjbüdee
Parencoj Hōshōryū Tomokatsu
Okupo
Okupo rikishi
vdr

Spite al lia juna aĝo kaj eksterlandeco, li estas la plej ŝatata kaj konata sportisto en Japanio.

Li debutis en 1999 kaj alvenis en 2001 la plej altan batalklason, post 24 turniroj. Li estis ekde la 30-a de januaro 2003 ĝis majo de 2007 jokozuno (grand-majstro).

Oni kritikis lin en periodo de jokozuno, ĉar li vestis sin ne tradicie, tiris haron dum batalo, futbalis en Mongolio (dum li anoncis malsaniĝon).

Li geedziĝis en 2002 kun mongola amatino. Post plia skandalo (batalo kun alia kliento en noktdancejo) li eksiĝis en marto 2010.