Aschaffenburg
Aschaffenburg [prononco aˈʃafənˌbʊɐ̯k] en la norma germana lingvo, Aschebersch [ˈaʒəˌbɛːʃ] en la loka dialekto) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Aschaffenburg, al kiu ĝi mem tamen ne apartenas. Fine de decembro 2019 la urbo havis 71 002 loĝantojn. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
Aschaffenburg | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Malsupra Frankonio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06021, 06028 (urboparto Obernau) | |||||
Poŝtkodo | 63739–63743 | |||||
Aŭtomobila kodo | AB | |||||
Oficiala Municipokodo | 09661000 | |||||
NUTS | DE261 | |||||
Subdivido | 10 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jürgen Herzing | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Dalbergstraße 15 63739 Aschaffenburg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 71002 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 59′ N, 9° 9′ O (mapo)49.975759.1478Koordinatoj: 49° 59′ N, 9° 9′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 138 m | |||||
Areo | 62,45 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.aschaffenburg.de/ | |||||
VidindaĵojRedakti
Grava vidindaĵo estas la preĝejo Sanktaj Petro kaj Aleksandro.
FamulojRedakti
- Albrecht von Brandenburg
- Ernst Ludwig Kirchner, pentristo
- Hanns Seidel, politikisto
Rilatoj al EsperantoRedakti
En la historia urbocentro de Aschaffenburg inter alie funkcias kafejo "Pano", kies retejo informas pri la deveno de la kafeja nomo el Esperanto,[1] kaj la servistoj mem, se demandate, ankaŭ informas pri la esperanta deveno. Krome atentigeblas, ke en la komunumo Mömbris por la tuta distrikto Aschaffenburg aktivas la Kahlgrunda Esperanto-Junularo. Ĝia motoro Leo Sakaguchi organizas renkontiĝojn por junuloj KEKSO.[2] La distrikta grupo eĉ ĝis aprilo 2013 aktive kunlaboris en la distrikta ligo de junularaj asocioj - tiam oni petis malmembriĝon, ĉar la tempo de volontuloj ne plu sufiĉis por tiu aldona aktivaĵo.[3]