Marin Ljubin
Marin LJUBIN, vera nomo Asen GRIGOROV (1903 – 1985), estis bulgara esperantisto kaj poeto kaj verkisto. Li profesie laboris kiel funkciulo de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio kaj estis redaktoro de ties eldonaĵoj. Li estis membro de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV) ekde ties fondiĝo en 1931.
Marin Ljubin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1902 | |
Morto | 30-an de novembro 1984 (82-jaraĝa) | |
Lingvoj | Esperanto • bulgara vd | |
Ŝtataneco | Bulgario ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | Marin Ljubin vd | |
Okupo | esperantisto poeto ĵurnalisto tradukisto ![]() | |
Laborkampo | Translations from Bulgarian (en) ![]() ![]() ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En la komunista epoko de Bulgario li plurajn jarojn funkciis kiel redaktisto de la revuo Bulgara Esperantisto kaj de la revuo Nuntempa Bulgario.
Li estis la iniciatinto de studenta Literatura Rondo en 1964 al kiu aliĝis verkemuloj kaj tradukemuloj[1].
Verkaro
redaktiLi estis aŭtoro de du originalaj esperantlingvaj literaturaĵoj, nome la poemaro Ruĝa Aŭroro (aperinta en du eldonoj en 1930, kiel Garbo[2] kaj 1932) kaj de la novelaro La himno (1931).
Recenzo pri Garbo/Ruĝa Aŭroro
redakti
|
|
Tradukoj
redakti- Leo Tolstoj: Post la balo (PACO 6/1978, p. 8-10, germana eldono)
- Spas Rusinov. Bulgario. Mallonga skizo.
Nekrologo
redaktiNekrologo verkita de L. Raeve kun detala verkaro aperis en la revuo Internacia Ĵurnalisto, 1985-3, p. 19.
Referencoj
redakti- ↑ Venelin Mitev, "Dividu kun pli multe da homoj viajn malgrandajn inventaĵojn", en : Tradukarto, 1991, Bulgara Esperanto-Asocio.
- ↑ Bulgara esperantisto j11 n07-08 apr. 1930