Asfiksio (el la greka a-, "sen" kaj σφυγμός (sphygmos), "puls-perdo") estas ĝenerale tiu stato, kiun karakterizas malforteco de sangocirkulado kaj spirdepreso ĝis spirhalto. Kaŭzoj estas misfunkcio de la kor-sangofluo, spirparalizoŝtopiĝo de la spirvojo.

La mankanta gasŝanĝo kondukas al malpliiĝo de la sanga oksigeno (hipoksemio) kaj tiel la redukto de la oksigena parcia premo en la arteria sango kaj en la histoe (hipoksio), kiu montriĝis en bluiĝo de la haŭto kaj muko. La ne elspirita karbona dioksido kolektiĝas en la histokaj sango, kio kondukas al karbondioksida narkozo kaj al konsciaj ĝenoj kaj komato, se la kaŭzoj ne ĉesas.