Askja
stratovulkano en Islando
Askja estas funkcianta stratovulkano centre de la Islanda altebenaĵo. La vulkano situas en orienta parto de la vulkana altebenaĵo Ódáðahraun, norden de la glaĉero Vatnajökull, en la samnoma nacia parko. Alto de la vulkano estas 1 516 msm[1].
Askja | ||
---|---|---|
![]() | ||
Alteco: | 1 516 metroj super maro | |
Situo: | Vatnajökull, Islando | |
Montaro: | Islanda altebenaĵo | |
Geografia situo | 65° 2′ N, 16° 45′ U (mapo)65.03-16.75Koordinatoj: 65° 2′ N, 16° 45′ U (mapo) | |
| ||
Tipo: | stratovulkano | |
Lasta erupcio: | 1961 | |
Aĝo: | 10—20 mil jaroj | |
La montoj ĉirkaŭ Askja formiĝis rezulte de vulkanisma aktiveco. La lasta erupcio okazis en 1961[2].
LagojRedakti
Dum la vulkana erupcio, komenciĝinta la 29-an de marto 1875, en la kaldero de areo je 45 km² formiĝis du grandaj lagoj.
- Öskjuvatn de areo je 11 km² kaj de profundo ĝis 220 m[1] estas la plej profunda lago de Islando. Komence post sia formiĝo la lago estis varma, sed nun ĝi estas dum plejparto de jaro kovrita per glacio. Sude de la lago situas insuleto Eyja, formiĝinta dum erupcio en 1926[3].
- Víti (laŭvorte: infero) de diametro ĉirkaŭ 100 m kaj profundo ĉirkaŭ 7 m estas tervarma lago apud la norda bordo de la lago Öskjuvatn. Akvo havas laktan-helbluan koloron, ĝia temperaturo fluktuas de 20 ĝis 27 °C[4]. Ĉirkaŭe senteblas forta odoro de sulfuro, pro kio la lago ricevis sian nomon[3].
VizitadoRedakti
La vulkano estas atingebla elsude tra la vojo F910 kaj elnorde tra la vojo F88. Veturi tien eblas nur per ajnagrunda aŭtomobilo.
Je 8 km de la kaldero konstante funkcias eta turisma bazejo.
GalerioRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 La artikolo Askja (angle) en la Encyclopaedia Britannica
- ↑ The eruption in Askja, 1961 (angle)
- ↑ 3,0 3,1 Sabine Barth. Das Hochland // Island. — 1-a eldono. — Ostfildern: DuMont Reiseverlag, 2008. — p. 417—420. — 448 p. — ISBN 978-3770176533 (germane).
- ↑ Jens Willhardt, Christine Sadler. Das unbewohnte Hochland // Island. — 5-a eldono. — Erlangen: Michael Müller Verlag, 2009. — p. 669. — 732 p. — ISBN 978-3899534481 (germane).
LiteraturoRedakti
- Оудаудахрёйн // Отоми — Пластырь. — М. : Советская энциклопедия, 1975. — (Большая советская энциклопедия : [в 30 т.] / гл. ред. А. М. Прохоров ; 1969—1978, т. 19). (ruse)
Eksteraj ligilojRedakti
- Vulkano Askja (angle) en la retejo Tutmonda Vulkanisma Programo de la Smithsonian Institution (alirita je 13-a de junio 2012)
- Askja Volcano - John Seach (angle)
- Askja | Volcano World (angle) (Oregona Subŝtata Universitato (angle: Oregon State University))
- http://www.peakware.com/peaks.html?pk=17 Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Askja Mountain Information (angle)