Malfermi la ĉefan menuon

Asociación Deportivo Cali

La Asociación Deportivo Cali[3] (Sporta Asocio Kalio), pli konata kiel Deportivo Cali aŭ nur "Cali", estas sporta klubo de la Kolombia urbo Kalio, fondita la 23-an de novembro 1912[4]. La Deportivo Cali estas pli konata kiel futbalteamo, sed ankaŭ konkuras en aliaj sportoj kiel korbopilkado,[5] naĝado[6] kaj teniso.

Deportivo Cali
Deportivo Cali Blazono.svg
Kluba nomo  Asociación Deportivo Cali
Kromnomo La Amenaza Verde (La verda minaco), Azucareros (Sukeruloj), Verdiblancos (Verd-blankuloj), El Superdepor
Fondita  23-a de novembro 1912 (kiel "The Cali Football Club")[1]
16-a de februaro 1959 (1998) (Refondita)
kiel asocio
18-an de majo de 1962
oficiale rekonata[1]
Stadiono  *Pascual Guerrero (provizora)
Santiago de Cali, Flago-de-Kolombio.svg Kolombio
*Stadiono Deportivo Cali (oficiala), Palmira, Flago-de-Kolombio.svg Kolombio.
Kapacito  33.130[2]
Prezidanto  Kolombio Óscar Astudillo.
Trejnisto  Kolombio Fernando Castro Lozada
Ligo  Categoría Primera A
2015-I  1-a
Hejme
Ekstere
Information icon.svg
vdr

Je sia futbala profesia branĉo, ĝi atingis la ĉampionad-titolojn de la jaroj 1965, 1967, 1969, 1970, 1974, 1996, 1998, 2005 kaj 2015, pro tio, Deportivo Cali estas la kvara plej sukcesa futbalteamo de la "Categoría Primera A" (Kategorio Unua A, La plej grava profesia kaj oficiala ĉampionado el Kolombio), en kiu ĝi nuntempe ludas. Estas la nura Kolombia futbalteamo kiu havas ĝian propan futbalan stadionon, nomata "Estadio Deportivo Cali" (Stadiono Deportivo Cali), tiu ĉi stadiono estas la plej granda el Kolombio. Krome, la Deportivo Cali estis la unua Kolombia klubo kiu pridisputis finalon en la Copa Libertadores de América (Pokalo Liberigintoj de Ameriko, la plej grava futbal-pokalo de Sudameriko).

HistorioRedakti

Neprofesia epokoRedakti

 
Unua blazono de la "Cali Football Club" (Futbala Klubo Kalio) de 1912.

La Deportivo Cali (tiamtempe: Cali Football Club), estis fondita je 1912[7] por studentoj kiuj alvenis el Eŭropo kun la regularo de futbalo. Je 1927 ĝi sanĝis sian nomon al Deportivo Cali kaj reprezentis la departementon de la Valo de Kaŭko en la naciaj ludoj, ili gajnis la titolojn de 1928-1930. Pluraj kluboj unuiĝis al la Deportivo Cali kiam ĝi preskaŭ komencis sian profesian epokon, ankaŭ en tiu tempo, la klubo komencis ludi je aliaj sportoj kiel korbopilkado, atletiko kaj naĝado. [8]

Profesia epokoRedakti

La Deportivo Cali estas unu el la "fondintaj" kluboj de la futbala profesia ligo en Kolombio. Ĝia unua matĉo estis kontraŭ "Junior", la rezulto de la matĉo estis malvenko de Deportivo Cali, 2-0. Ĝia unua venko estis 4-1 kontraŭ "Nacional". Je la fino de la sezono, Deportivo Cali finis je la 8a pozicio.[9]

Ĉe 1949, la Cali-a klubo kontraktis la peruan Valeriano López kaj aliaj futbalistoj de tiu lando por krei la futbalteamon kiun la historio rememoras kiel "El rodillo negro de Cali" (La rulknedilo nigra de Cali), en tiu epoko la kolombia futbalo elstaris pro ĝia forta ekonomio (tiu epoko estas konata kiel "El Dorado" [la orkolorulo]), tiu ĉi futbalteamo pridisputis forte la ĉampionadon kun la teamo de "Millonarios" (Riĉuloj), kie ludis Alfredo Di Stéfano, Deportivo Cali atingis la 2-an pozicion je 1949[10] kaj la trian je 1950.[11]

La 10-an de marto 1956, Deportivo Cali estis forpelita de la "División Mayor del Fútbol Colombiano" (La kontrola organo de la profesia Kolombia futbalo) dum nedifinita periodo. Tiu decido farigis ke la klubo bankrotis kaj malfondiĝis, sed la klubo estis refondita je 1959.[12]

TitolojRedakti

Naciaj titolojRedakti

Naciaj turniroj (Neprofesia epoko)Redakti

  • Campeonato Departamental Aficionado (Departementa amatora ĉampionado): 1931

Oficialaj naciaj turnirojRedakti

Junularaj naciaj turnirojRedakti

Internaciaj titolojRedakti

Internaciaj turnirojRedakti

Amikaj internaciaj turnirojRedakti

RivalecojRedakti

Deportivo Cali havas plurajn sportajn rivalecojn kun aliaj Kolombiaj futbalteamoj. La plej kutima el tiuj rivalecoj estas kontraŭ la alia samurba futbalteamo, "América", pro la historio de ambaŭ teamoj, pro la naciaj titoloj kiuj kolektas inter ambaŭ teamoj (21 ĝis nun, 13 "ruĝaj" kaj 8 "verdaj"), kaj ankaŭ pro la granda rivaleco de ĝiaj fanaroj: plurfoje ambaŭ fanaroj batalis unu kontraŭ la alian. Ĉi tiu estas la rivalmatĉo plej antikva kaj ankaŭ la plejfoje ludita en Kolombio. Ankaŭ ekzistas rivaleco inter Deportivo Cali kaj "Millonarios" el Bogoto kaj "Atlético Nacional" el Medeĝino".

Deportivo Cali kontraŭ MillonariosRedakti

Tiu ĉi matĉo estas nomata kiel la "Clásico Añejo" (la "malnova rivalmatĉo"), tiu estas unu el la plej antikvaj rivalmatĉoj de la Kolombia futbalo. Ambaŭ teamoj pridisputis 6 finalojn, el kiuj 4 "Millonarios" atingis la ĉampionadon kaj Deportivo Cali atingis 2. La rivaleco je la fanaro ankaŭ ekzistas ĉar ambaŭ teamoj havas huliganajn fanarojn, la huligana fanaro de Deportivo Cali nomiĝas "Frente Radical Verdiblanco" kaj la huligana fanaro de "Millonarios" nomiĝas "Comandos Azules", ambaŭ fanaroj batalis plurajn fojojn, ĉe KalioBogoto.

Deportivo Cali kontraŭ Atlético NacionalRedakti

Ĉi tiu rivalmatĉo estas nomata kiel la "Clásico de Verdes" ("Rivalmatĉoj de verduloj"). Tiu estas relative unu el la plej novaj rivalmatĉoj de la Kolombia futbalo, ĉe aliaj kialoj, la rivaleco naskiĝas por la sporta rivaleco inter la departementoj de la Valo de Kaŭko kaj Antjokio.

Deportivo Cali kontraŭ América de CaliRedakti

Ĉi tiu rivalmatĉo estas nomata kiel la "clásico vallecaucano" ("Kaŭkvalana rivalmatĉo") kaj estis ludita 278 fojojn je la profesia Kolombia futbalo (ekde 1948 ĝis nun, oni ne konsideras la matĉojn en internaciaj turniroj kaj de "Copa Colombia"). La Deportivo Cali estas, el la du teamoj, kiu venkis pliajn fojojn.[17]

La unua matĉo ludita inter la du teamoj okazis en 1931, tiam Deportivo Cali venkis al América 1-0, dum la matĉo la arbitraciisto nuligis 2 golojn de "América de Cali" pro ofsajdo.[17]

UniformoRedakti

 
Ĉemizo hejma de Deportivo Cali en 2011-II.

La hejma uniformo de Deportivo Cali estas komponita de verdkolora ĉemizo. La randoj de la manikoj kaj de la kolumo estas blank-koloraj. La pantalono kaj la ŝtrumpoj estas blankaj.

La ekstera uniformo, estas komponita de blank-kolora ĉemizo. La manikaj randoj kaj la kolumo estas verdkoloraj. La pantalonoj kaj la ŝtrumpoj restas egale al la hejma uniformo.

La tria uniformo, estas komponita de verdkoloraj ĉemizo kaj pantalono, la ŝtrumpoj estas de la sama koloro. Kutime oni uzas ĉi tiun uniformo je ludoj kontraŭ "Atlético Nacional" kaj "La Equidad" (ambaŭ teamoj havas ankaŭ verdajn uniformojn).

Komence, la teamo "Cali Football Club" dividiĝis je du teamoj, la unua uniformo de "Cali Football Club A" estis duone ruĝa kaj duone verda franĝoj, kaj la franĝoj estis vertikalaj, la pantalono estis blanka, kaj la ŝtrumpoj nigraj. La uniformo de "Cali Football Club B" estis duone ruĝa kaj la alia duona franĝo estis verda, ankaŭ la franĝoj estis vertikañaj, la pantalono estis blanka, kaj la ŝtrumpoj estis nigraj.

Oni jam antaŭdecidis ke la koloroj de la venkita teamo inter la teamoj "A" kaj la "B" estu la koloroj de departemento kaj la koloroj de la malvenkita teamo estu la koloroj de la urbo, la teamo "A" rezultis venkinta kaj ekde tiam ĝiaj koloroj estas la koloroj de la departemento en sportaj okazaĵoj [18]. Post tio la teamo ŝanĝigis sian nomon al "Deportivo Cali A" kaj adoptis la koloroj de "Cali Footbal Club B". La uniformo de tempo al tempo ŝanĝis ĝis transformiĝi en la nuntempa uniformo kiu estas tute verda. Je la jaro 1948 oni decidis ŝanĝi la koloron de la ŝtrumpoj al blankaj kaj verdaj.

The Cali Football Club "A"
1912
The Cali Football Club "B"
1912
Deportivo Cali A
1912
Deportivo Cali
1947
2012, omaĝa ĉemizo pro la centjariĝo

StadionoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Estadio Olímpico Pascual Guerrero.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Stadiono Deportivo Cali.

3°25′47.77″N 76°32′27.65″W  /  3.4299361°N, 76.5410139°U / 3.4299361; -76.5410139 (Asociación Deportivo Cali)

Dum la plej granda parto de ĝia historio en la Kolombia futbalo Deportivo Cali ludis ĝian hejmajn matĉojn ĉe la Estadio Olímpico Pascual Guerrero (olimpika stadiono "Pascual Guerrero").

Deportivo Cali estas la unua kaj nura Kolombia futbalteamo kiu havas ĝian propran stadionon. La antaŭ-inaŭguro de la Stadiono Deportivo Cali okazis je fino de 2008, je amika matĉo inter la naciaj futbalteamoj de Kolombio kaj Niĝerio. Poste, la 21-an de februaro 2010, la stadiono estis oficiale inaŭgurita je matĉo kontraŭ Deportes Quindío.[20] Kelkfoje Deportivo Cali ankaŭ ludas en la urba stadiono "Pascual Guerrero".

La estraro de Deportivo Cali, je oficiala komunikaĵo la 17-an de aŭgusto 2011,[21] decidis ludi provizore en la olimpika stadiono "Pascual Guerrero", dum la konstruado de la teama stadiono finiĝas.

SidejojRedakti

Deportivo Cali havas du sidejojn, la administra sidejo "Alex Gorayeb" (3°28′17.7″N 76°31′30.7″W  /  3.471583°N, 76.525194°U / 3.471583; -76.525194 (Asociación Deportivo Cali)) estas konstruaĵo de tri etaĝoj, tie estas la oficiala vendejo de la teamo, nomata la "Tienda verde" (La verda vendejo), ankaŭ tie estas pluraj futbalaj kaj korbopilkadaj kampoj (el betono kaj ligno), skvaŝa kampo, gimnastikejo, restoracio kaj naĝejo.

La kampara sidejo estis akirita post la vendo de la futbalisto Carlos Valderrama, la sidejo nomiĝas "La Casona de Pance" kaj estas lokata je la periferio de la urbo, tie trejnas la profesia teamo kaj la junaj teamoj. La kampara sidejo havas 4 laŭregulajn futbalkampojn, gimnastikejon, naĝejon por infanoj, knaboj kaj plenaĝuloj, kampojn de plaĝa flugpilkado kaj korbopilkado, turkajn banejojn, saŭnejojn, restoracion, parkadejon, kaj alirejon al la proksima rivero.

La abonantoj de la klubo povas uzi ambaŭ sidejojn senkoste.

Datumoj de la kluboRedakti

Nuna teamo 2015Redakti

  • Aktualigita la 11-an de Februaro 2015.[23]


Nac. Nombre Posición Aĝo Club Procedencia
1   Luis Hurtado   Golulo 23 Deportivo Cali B
2   Danilo Arboleda   Defendanto 23 Deportivo Cali B
3   Juan Sebastian Quintero   Defendanto 23 Deportivo Cali BSub-20
4   Cristian Nasuti   Defendanto 37   Emelec   2
5   Andrés Pérez   Mezkampludanto 39   San Lorenzo de Almagro   1
6   Juan David Cabezas   Mezkampludanto 26   Once Caldas
7   Harold Preciado   Golisto 25   Jaguares de Córdoba
8   Juan Carlos Guazá   Mezkampludanto 38   Atlético Huila
9   Sergio Herrera   Golisto 37   Independiente Santa Fe
10   David Mendieta   Mezkampludanto 32   3 de Febrero
11   Harrison Mojica   Mezkampludanto 25 Deportivo Cali B  
12   Ernesto Hernández   Golulo 32   Atlético Huila
13   Helibelton Palacios   Dekstra flanko 26   La Equidad
14   Luis Fernando Mosquera   Mezkampludanto 32   Atlético Nacional
16   Germán Mera   Defendanto 29   Atlético Bucaramanga
17   Harrison Canchimbo   Maldekstra flanko 28   Llaneros F.C.
18   Frank Fabra   Lateal Izquierdo 27   Envigado F.C.
19   Yerson Candelo   Mezkampludanto 26   Aston Villa de Cali
20   Alveiro Sánchez   Golisto 21   Escuela Carlos Sarmiento Lora  
21   Víctor Giraldo   Dekstra flanko 32   La Equidad
22   Jaiber Cardona   Golulo 28   Uniautónoma F.C.
23   Jose Mondragon   Defendanto 24   Jaguares de Córdoba
24   Luis Calderón   Defendanto 29   Pacífico F.C.
25   Andrés Felipe Roa   Mezkampludanto 24   Unión Magdalena
26   Jeison Angulo   Maldekstra flanko 21 Deportivo Cali BSub-20
29   Miguel Murillo   Golisto 25   Deportivo Pereira
30   Mateo Casierra   Golisto 21 Deportivo Cali B
31   Alí Rodolfo Reyes   Mezkampludanto 26   Depor Fútbol Club
32   Manuel Loaiza   Golulo 24 Deportivo Cali B
33   Carlos Renteria   Mezkampludanto 24 Deportivo Cali B  
34   Rafael Santos Borré   Golisto 23 Deportivo Cali BSub-20
  Eduar Caicedo   Defendanto 23   Cúcuta DeportivoSub-20
  Victor Arboleda   Golisto 22   Escuela Carlos Sarmiento Lora
  Jhon Alexander Ramirez   Mezkampludanto 23   Depor Fútbol Club
  Estefano Arango   Golisto 24   Patriotas F.C.
  Luis Manuel Orejuela   Dekstra flanko 23 Deportivo Cali BSub-20
  Nilson Castrillón   Dekstra flanko 21 Deportivo Cali BSub-20
DT   Fernando "Pecoso" Castro 70


  • La kolombiaj teamoj nur povas havi maksimume 4 ekterlandajn futbolistojn. La listo montras nur la ĉefan naciecon de ĉiu futbolisto.
  •   = Longtempa vundo.
  •   = Kapitanoj.
  • Ludantoj kiuj estis kunvokitaj, por la plenkreskula kolombia nacia teamo de futbalo aŭ la Sub-20jaraĝa teamo nacia.

Gol-faristojRedakti

No. Nomo Lando # Goloj Jaroj
1. Walter Marcolini   30 1960
2. Jorge Ramírez Gallego   168 1965 - 1973[24]
3. Alberto de Jesús Benítez   136 1975 - 1983[25]
4. Néstor Leonel Scotta   79 1977 - 1980
5. Miguel Oswaldo González   34 1985
6. Jorge Aravena   23 1987
7. Hamilton Ricard   36 1996 - 1997
8. Víctor Bonilla   37 1998
9. Léider Preciado   17 2003-II
10. Hugo Rodallega   12 2005-II
11. Freddy Montero   16 2008-II

Historiaj Futbalistoj [26]Redakti

 

Prezidantoj[27]Redakti

Prezidanto Jaroj
Genaro Otero Vázquez 1912-1943
Camilo Caycedo Méndez 1943-1945
Arcesio Silva Ledesma 1945-1947
Armando Bohórquez 1947-1948
Venancio Solórzano 1948-1949
Carlos Sarmiento Lora 1949-1954
Guillermo Otoya Rengifo 1954-1959
Alex Gorayeb 1959-1962
Camilo Barreneche 1962-1964
Edgar Vásquez Madriñán 1964-1965
Héctor González Quintero 1965-1967
Alex Gorayeb 1967-1983
Pedro José Piedrahita Plata 1983-1984
Nelson Garcés Vernaza 1984-1985
Aurelio Grimberg 1985-1990
Carlos Arcesio Paz 1990-1993
Humberto Arias 1993-1996
Óscar Astudillo 1996-1997
Humberto Arias 1997-2005
Rodrigo Otoya Domínguez 2005-2009
Hebert Celín 2009-2010
Fernando Marín 2010 - 2012
Óscar Astudillo 2012-Nuntempe

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 referenco pri la refundaĵo de "Deportivo Cali" (es)
  2. Cali (2-a de aŭgusto).
  3. El Club - web oficial del Deportivo Cali
  4. Dimayor - Asociación Deportivo Cali (2011lingvo=es).
  5. Escuela de baloncesto (korbopilkada lernejo) (hispane) (27 de novembro).
  6. Escuela de natación (Naĝada lernejo) (hispane) (27 de novembro).
  7. 100 años de fútbol en Colombia (100 futbalaj jaroj ĉe Kolombio).
  8. Historia del Deportivo Cali (Historio de la "Deportivo Cali" (20 de aŭgusto).
  9. statistikoj (22-a de decembro).
  10. La Subĉampeonado de 1949
  11. La tria pozicio je 1950
  12. Hace 54 años el Deportivo Cali quedó por fuera de la Dimayor (antaŭ 54 jaroj la Deportivo Cali estis forpelita de la Dimayor) (11-a de decembro).
  13. CAMPEON CALI CAMPEON.
  14. Torneo Cuadrangular de Medellín 1953
  15. Copa Bogotá 2002
  16. Miami Cup 1986
  17. 17,0 17,1 Statistikoj de "Deportivo Cali vs America", FIFA
  18. [1] The Cali footbal Club, je la oficiala paĝo]
  19. http://www.deportivocali.com.co/dc/el-club/nuestra-historia/la-resena.html
  20. Deportivo Cali jugará en su estadio contra Deportes Quindío.
  21. komunikaĵo de la estraro.
  22. http://espndeportes.espn.go.com/futbol/resultados?league=conmebol.libertadores&date=20060221
  23. Deportivo Cali Nuna teamo 2015.
  24. Oficiala paĝo de la klubo Deportivo Cali. Jorge Ramírez Gallego.
  25. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  26. Historio - Neforgeseblaj futbalistojOficiala TTT-ejo de "Deportivo Cali".
  27. La prezidantoj de Deportivo Cali http://www.deporcali.com/deporcali/notas/Julio222003/presidenteslistado.php

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Asociación Deportivo Cali en la hispana Vikipedio.

Eksteraj ligilojRedakti