Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj
Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (germane Verband Deutscher Esperanto-Lehrer) estas landa sekcio en Germanio de ILEI kaj faka asocio de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi engaĝiĝas, por ke instruado de Esperanto estu subtenata kaj plivastigata en germanaj lernejoj.
Membroj de AGEI ricevas la gazetojn "Internacia Pedagogia Revuo" (en Esperanto) kaj retan cirkuleron. La membreco kostas EUR 25,- jare.