Asocio de Polaj Ĵurnalistoj

Asocio de Polaj Ĵurnalistoj (pole: Stowarzyszenie Dziennikarzy Polskich (SDP) – asocio grupiganta polajn ĵurnalistojn, de 1989 membro de Internacia Federacio de Ĵurnalistoj.

Asocio de Polaj Ĵurnalistoj
volontula asocio
Komenco 11-a de marto 1951
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio, Pollando
Agareo

ĵurnalismo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Historio redakti

Asocio de Polaj Ĵurnalistoj fondiĝis en periodo de stalinismo, estis kreita la 11-an de marto 1951, okupiĝante lokon de la Sindikato de Ĵurnalistoj de Pola Respubliko.

Post enkonduko de la milita stato en Pollando ŝtataj regopovoj malfondis la asocion, kreante en ĝian lokon Asocion de Ĵurnalistoj de Pola Popola Respubliko. Post 1989 SDP refondiĝis. En 1995 laŭ ĝia iniciato estiĝis Etika Ĉarto de Amaskomunikiloj. En strukturo de la asocio ekzistas, kreita en 1996 Centro pri Trarigardo de Gazetar-Libereco, kies tasko estas publike esprimata vidpunkto kaj helpo al ĵurnalistoj kaze de minaco rilate al libereco de la vorto kaj esprimado.

En 1995 laŭ iniciato de la asocio fondiĝis en Varsovio nepublika Altlernejo de Ĵurnalismo je la nomo de Melchior Wańkowicz; post dekkelkaj jaroj de agado la lernejo bankrotis kaj en 2013 estis fermita.

La asocio en 2001 kontribuis al voĉdono pri alireblo al publika informado, apogante projekton prilaboritan en Centro je la nomo al Adam Smith.

Honoraj prezidantoj estas Stefan Bratkowski kaj Krystyna Mokrosińska, prezidanto de la estraro estas Krzysztof Skowroński, fondinto de Radio Wnet.

Prezidantoj de la Ĉefa Estraro redakti

Sidejo redakti

Konstruaĵo ĉe la strato Foksal 3-5 estis konstruita kiel palaco. De 1922 ĝis la 30-aj jaroj plenumis funkcion de la sidejoj de du diplomataroj - Usono kaj Norvegio. Ĝi servas por sidejo ankaŭ por la Asocio de Ĵurnalistoj de Pola Respubliko, Centro pri Trarigardo de Gazetar-Libereco kaj Asocio Aŭto-Klubo de Polaj Ĵurnalistoj.

Eksteraj ligiloj redakti