Aspern

Aspern estas parto de la viena urbodistrikto Donaustadt kaj terenregistra komunumo. Ĝis 1904 ĝi estis memstara komunumo.

La Leono de Aspern memorigas pri la mortoj de la aŭstraj soldatoj dum la Batalo ĉe Aspern
Ĝi estas historie konata pro la Batalo ĉe Aspern kaj Essling en 1809, konata kiel unua malvenko de Napoleono la 1-a.
De 1912 ĝis 1977 funkciis la Flughaveno Aspern. Sur ĝia tereno nun (2013) konstruiĝas nova kvartalo nomata Seestadt Aspern.