Asteriks kaj Obeliks: Au service de Sa Majesté

Asteriks kaj Obeliks: Je servo de sia reĝa moŝto (france Astérix & Obélix: Au service de Sa Majesté, la titolo aludas al filmo de 1969 pri la brita agento James Bond), reĝisorita de Laurent Tirard, estas la kvara realaktora kinfilma adapto de la aventuroj de Asteriks post Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro (1999), Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra (2002), kaj Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (2008). La filmo estas adaptita al tridimensia prezento kaj ĝi tutmonde premieris en septembro 2012. La filma enhavo estas bazita sur la bildstrioj Asteriks en Britio (1965) kaj Asteriks kaj la normanoj (1966).

Asteriks kaj Obeliks: Je servo de sia reĝa moŝto
longa filmo
Originala titolo Astérix & Obélix: Au service de Sa Majesté
Produktadlando Francio
Originala lingvo Franca
Kina aperdato 17 okt. 2012
Ĝenro porinfana filmo, komedia filmo
Kameraado Laurent Tirard, Denis Rouden
Reĝisoro(j) Laurent Tirard
Produktisto(j) Olivier Delbosc • Marc Missonnier
Scenaro Grégoire Vigneron • Laurent Tirard • René Goscinny • Albert Uderzo
Filmita en Francio, Italio, Hispanio, Hungario
Muziko de Klaus Badelt
Rolantoj Gérard Depardieu • Fabrice Luchini • Catherine Deneuve • Luca Zingaretti • Gérard Jugnot • Valérie Lemercier • Dany Boon • Jean Rochefort • Filippo Timi • Neri Marcorè • Niccolò Senni • Alban Casterman • Atmen Kelif • BB Brunes • Bouli Lanners • Charlotte Le Bon • Christophe Denis • Dolores Chaplin • Édouard Baer • Frères Taloche • Gilles Gaston-Dreyfus • Guillaume Gallienne • Götz Otto • Jacques Herlin • Javivi • Jean-Louis Barcelona • Jean-Michel Lahmi • Michaël Vander-Meiren • Michel Crémadès • Michel Duchaussoy • Olivier Magne • Simon Astier • Stéphane De Groodt • Vincent Lacoste • Vincent Nemeth • Wilfred Benaïche • Yves Jacques • Édouard Baer • Tristán Ulloa • Jonathan Zaccaï • François Damiens • Jean-Christophe Bouvet • André Wilms • Vincent Moscato • Dirk Heinrichs • Bruno Paviot • Benjamin Guillard
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Julio Cezaro alteriĝas kun sia armeo en Britio kaj rapide transformas la insulon al nova romia provinco Britannia. Nur la anoj de malgranda vilaĝo ankoraŭ kuraĝe defendas sin kontraŭ la romaj legioj. Sed la situacio iĝas kriza kaj la vilaĝanoj ne havas multan tempon por vivi; tiam Jolitorax, unu el la vilaĝanoj, kun volontuloj iras serĉi helpon ĉe sia duonkuzo Asteriks la Gaŭlo kaj revenigi barelon de "magia eliksiro" el la bretona vilaĝo de la nevenkeblaj herooj.