Asterisks-festivalo

Asterisks estas internacia porinfana festivalo en la Respubliko de Makedonio, okazanta ĉiujare dum oktobro en la urbo Prilep. Ĝi estas organizata de 'Estrada Multimedia Center'.

La festivalo strebas produkti infanajn furorkantojn kaj fari de la partoprenantaj infanoj novajn malgrandajn stelulojn.

Makedonio
Prilep, Respubliko de Makedonio

La ĉefa intenco de la festivalo estas krei fortan amikecajn ligojn inter la infanoj el malsamaj etnaj kaj religiaj fonoj kaj praktiki la principojn de grupa vivo, interhoma toleremo kaj komprenemo, por tiel helpi venki kulturajn diferencojn inter la infanoj el la tuta mondo.

La festivalo celas esti granda parado por infanoj el la tuta mondo, dum kiu ili havas la ŝancon montri siajn kapablojn, kanti iliajn kantoj kaj amuziĝi. La festivaltagoj estas vera festo por la infanoj ĉar tiu festivalo estas ĉefe antaŭaranĝita por ili.

Eksteraj ligilojRedakti