Astorgo hispane Astorga estas hispana municipo kaj urbo kiu troviĝas en la centra zono de la provinco Leono, en la nordokcidenta zono de la regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi troviĝas en la komarko Tierra de Astorga (en tradicia areo Maragaterio), de kiu ĝi estas la ĉefurbo kaj plej grava loĝloko, meze de la altebenaĵo kaj la montaroj de Leono. La urbo estas la kapo de unu el la diocezoj plej ampleksaj kaj antikvaj de Hispanio, kies jurisdikcio etendiĝas al la duono de la provinco Leono kaj parto de la provincoj Oŭrenso kaj Zamoro.

Astorgo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 321  (2023) [+]
Loĝdenso 221 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 6° 3′ U (mapo)42.4575-6.0569444444444Koordinatoj: 42° 27′ N, 6° 3′ U (mapo) [+]
Alto 869 m [+]
Areo 46,78 km² (4 678 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Astorgo (Provinco Leono)
Astorgo (Provinco Leono)
DEC
Astorgo
Astorgo
Situo de Astorgo
Astorgo (Hispanio)
Astorgo (Hispanio)
DEC
Astorgo
Astorgo
Situo de Astorgo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Astorga [+]
vdr
La graveco de la turismo videblas en la adaptado de placo kaj stratoj por piedirantoj, kiel en la foto de la placo.
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.

Ĝia historia kaj monumenta heredaĵo, ĝia situo kiel vojkruciĝo de la Vojo de la Arĝento kaj la Jakoba vojo, kaj ankaŭ pro la diversaj festoj laŭlonge de la jaro, inter kiuj menciindas la karnavaloj, la Sankta Semajno kaj la festoj de asturoj kaj romianoj, konvertas ĝin en alloga turisma urbo kaj por hispanoj kaj por eksterlandanoj. Inter ĝiaj monumentoj plej simbolaj kaj karakteraj troviĝas la Katedralo, la Episkopa Palaco, la Urbodomo kaj la Romia Muzeo.

Astorga estis fondata en la jaro 14 a.K. Nuntempe (2021) ĝi havas 10 553 loĝantojn en areo de 46,78 kvadrataj kilometroj.

Gravuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti