Astraĥano

urbo en Rusio

Astraĥano[1][2][3] (ruse Астрахань elparolata kiel [Astraĥanj]) estas ĉefurbo de Astraĥana provinco en Rusio. Ĝi estas tutmonde konata kiel ĉefurbo de la kaviaro kaj ĝia regiono profitas de multnombraj gasrimedoj ekspluatataj de Gazprom, la ĉefa regiona dunganto. En la urbo situas ankaŭ la ĉefsidejo de la kaspia floto de la rusa mararmeo. En Astrajĥano troviĝas unu el la plej malnovaj teatrejoj de Ruslando. Ĝi ankaŭ havas ses moskeoj inter kiuj la nigra moskeo kiu estis la moskeo de la silkvojaj komercistoj el Buĥaro.

Panoramo vido de Astraĥano (2009)
Panoramo vido de Astraĥano (2009)
Astraĥano
ruse Астрахань
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Астрахань
Lando Rusio Rusio
Regiono Astraĥana provinco
Rivero Volgo
Koordinatoj 46° 20′ 00″ N 48° 01′ 00″ O / 46.33333 °N, 48.01667 °O / 46.33333; 48.01667 (mapo)
Areo 500 km² (50 000 ha)
Loĝantaro 520 700 (2010)
Denseco 1 041,4 loĝ./km²
Fondita 1558
 - statuso de urbo 1717
Urbestro Ŝein Oleg Vasiljeviĉ
Horzono MSK (UTC+4)
Poŝtkodo 414xxx
OKATO 12 401
Kodo +7 8512
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Astraĥana provinco
Situo enkadre de Astraĥana provinco
Situo enkadre de Astraĥana provinco
Vikimedia Komunejo: Astrakhan
Retpaĝo: http://www.astrgorod.ru/
Map

La urbo situas ĉe la volga delto, je ĉirkaŭ 100 km de la kaspian (maron, lagon). Pro ĉi tiu loko Astraĥano havas gravan riveran kaj maran havenon. Astrakhan estas plej konata pro ĝia kaviaro. En la urbo estas flughaveno (Narimanovo) kaj fervoja stacio.

Kiel komerca centro inter Eŭropo, Oriento kaj Kaŭkazo, Astraĥano ĉiam estis relative prospera. Ĝia nuna ekonomia signifo ĝi dankas al la granda ĉeesto de fiŝoj en la rivero, precipe sturgo (acipensiredoj) bona por produktado de kaviaro, kaj aliro al la kaspia maro lige kun nafto-produktado. La haveno estas la due plej granda en Rusio, mezurita per la volumo de vartrafiko.

La urbo havis 295,8 mil loĝantojn en jaro 1959, 504,5 mil en 2002 kaj 530 863 loĝantoj en 2014

Historio redakti

Astraĥan estis grava transirejo de la Silka Vojo (parte direkte al Tbiliso kaj Erzurum). Astraĥano estis de 1466 ĝis 1556 la ĉefurbo de mongola kanato (regno).

Dum 17 monatoj inter la jaroj 1670 - 1671 Astraĥan estis sub la influo de Stepan Razin kaj liaj kozakoj. Komence de la sekva jarcento, Petro la Granda ebligis ŝipkonstruejon kaj fris de Astraĥano la bazon por siaj malamikecoj kontraŭ Persio. Poste en la jarcento, Katarina la 2-a aljuĝis gravajn industriajn rajtojn al la urbo.

Esperanto en Astraĥano redakti

Esperantistoj en Astraĥano aktivis dum 1910-aj jaroj. Astraĥana societo de esperantistoj eldonis ruslingvajn varbilojn en 1913 kaj 1914 jaroj.

Personecoj redakti

Ilya Ulyanov (1831-1886), instruisto pri matematiko kaj fiziko, patro de Lenin

Waldemar Feifer | de (* 1983), germana-rusa filmregisoro

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo (ruse)

Vetero en Astraĥano Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine (en Esperanto, angle)

Russland von Oben (Ruslando de supre), dokumentfilmo, ZDF

Bildgalerio redakti


Referencoj redakti