Astrologio

interpreto de astronomiaj eventoj kaj stelaj konstelacioj rilate al surteraj kaj homaj kondiĉoj
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun astronomio.

Stelaŭguradoastrologio (el la greka ἄστρον [AStron] "stelo", kaj -λογία [loGIa] "studo de") estas aro de sistemoj, tradicioj kaj kredoj laŭ kiuj la relativa pozicio de ĉielaj korpoj kaj rilataj detaloj povas provizi informojn pri personeco, homaj aferoj kaj aliaj surteraj okazaĵoj. Sciencistoj rigardas la stelaŭguradon kiel ŝajnscienconsuperstiĉon.

La dudekopo de la signoj de la zodiako.

Estas multaj tradicioj de stelaŭgurado, kelkaj el kiuj posedas komunajn ecojn pro la transdono de stelaŭguraj kredoj inter diversaj kulturoj. Aliaj tradicioj evoluis izole kaj esprimas malsamajn kredojn, kvankam ili tamen havas iujn similajn ecojn pro tio, ke ili dependas je similaj astronomiaj fontoj. La ĉefaj tradicioj uzataj de modernaj stelaŭguristoj estas la veda stelaŭgurado, la okcidenta stelaŭgurado kaj la ĉina stelaŭgurado.

Oni ne konfuzu la astrologion kun la astronomio, kiu estas la scienco pri la ĉielaj korpoj.

Okcidenta stelaŭgurado redakti

Historio de la Okcidenta stelaŭgurado redakti

La okcidenta stelaŭgurado havas siajn originojn en Babilonio, Asirio kaj Egiptujo. En la 2-a jarcento post Kristo Ptolemeo esprimis la bazojn de la nun ankoraŭ akceptata stelaŭgura sistemo.

Dum la Kristanismo disvastiĝis en Eŭropo, la stelaŭguraj instruoj malmultiĝis en la kristana parto de la mondo. Nur dum la Renesanco (14-a ĝis 17-a jarcento) la stelaŭgurado revigliĝis, kaj estis konsiderata kiel scienco ĝis la 17-a jarcento. Dum la klerisma epoko la vidpunktoj de la stelaŭguristoj perdis kredindecon kaj estis konsiderataj de sciencistoj kiel neraciaj kaj malnoviĝintaj. Oficialaj reprezentantoj de la eklezio kaj la politiko tamen jam de la antikva epoko kontraŭadis la stelaŭguradon kaj dumtempe forte punis ĝiajn sekvantojn.

Provoj denove igi la stelaŭguradon agnoskata kiel scienco ĝis nun malsukcesis pro la manko de pruvoj per studojeksperimentoj. Estas nek pruvoj nek indikoj, ke la preciza naskiĝtempo aŭ aliaj elementoj de la stelaŭgurado povas doni scion pri vivaĵoj aŭ okazaĵoj aŭ havi iun influon al la surteraĵoj[1][2][3]. El la scienca vidpunkto la stelaŭgurado estas konsiderata ŝajnsciencoesoterismo[4].

Kredaro de la Okcidenta stelaŭgurado redakti

La Okcidenta stelaŭgurado provas kunligi ĉielan movadon de la astroj sur la zodiako, plano de la suna translacio laŭ tercentra vidpunkto, al samtempaj okazaĵoj en la vivo, bazitaj sur propra stelaŭgura sistemaro nomita "astra ĉarto", kiu konsideras la ekliptikan longitudon de la planedoj (inkluzive, pro historiaj kialoj, de suno kaj luno), iliajn interangulojn (aspektoj), la signojn de la planedoj kaj la surteran projekcion de tiu sistemo (teraj domoj). Stelaŭguristoj uzas la dividon de la loka ĉielo en 12 partojn, la zodiakon en 12 signojn kaj la situon de la suno, luno kaj planedoj videblaj kiam kaj kie homo naskiĝis por prognozi liajn vivon kaj personecon.

Listo de notindaj stelaŭguristoj redakti

Fontindikoj redakti

  1. Peter Hartmann (Universitato Aarhus) k. a.: The relationship between date of birth and individual differences in personality and general intelligence: A large-scale study. En: Personality and Individual Differences, Mai 2006, Bd. 40, S. 1349-1362.
  2. G. Dean, I. W. Kelly: Astrology Relevant to Consciousness and Psi? Arkivigite je 2016-09-26 per la retarkivo Wayback Machine In: Journal of Consciousness Studies, 10/2003, S. 175–98.
  3. Abdel-Khalek A, Lester D (April 2006). “Astrological signs and personality in Kuwaitis and Americans”, Psychological reports 98 (2), p. 602–7. 
    Austin PC, Mamdani MM, Juurlink DN, Hŭ JE (September 2006). “Testing multiple statistical hypotheses resulted in spurious associations: a study of astrological signs and health”, Journal of clinical epidemiology 59 (9), p. 964–9. doi:10.1016/j.jclinepi.2006.01.012. 
    Wyman AJ, Vyse S (July 2008). “Science versus the stars: a double-blind test of the validity of the NEO Five-Factor Inventory and computer-generated astrological natal charts”, The Journal of general psychology 135 (3), p. 287–300. 
    Lower SK (May 2007). “Treating astrology's claims with all due gravity”, Nature 447 (7144), p. 528. doi:10.1038/447528a. 
    Carlson Shawn (December 1985). “A double-blind test of astrology”, Nature 318, p. 419–425. doi:10.1038/318419a0. 
  4. WordNet 2.1. Princeton. Alirita 2006-07-05.[rompita ligilo]; Activities With Astrology. Astronomical society of the Pacific.; Objections to Astrology: A Statement by 186 Leading Scientists. The Humanist, September/October 1975. Arkivita el la originalo je 2009-03-18. Alirita 2009-07-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-18. Alirita 2009-07-17.; Dawkins, Richard. Unweaving the Rainbow, S. 115; Richard Dawkins The Real Romance in the Stars. The Independent, December 1995. Arkivita el la originalo je 2009-04-08. Alirita 2009-07-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-08. Alirita 2009-07-17.; British Physicist Debunks Astrology in Indian Lecture. Associated Press.; Astronomical Pseudo-Science: A Skeptic's Resource List. Astronomical Society of the Pacific.; Maddox J (1994). “Defending science against anti-science”, Nature 368, p. 185. doi:10.1038/368185a0. 

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti