Asunciono

la ĉefurbo de Paragvajo

Asunciono (hispane Asunción, "Ĉielenpreno de Maria"), kun loĝantaro de ĉirkaŭ 600 000 homoj (en 2004), estas la ĉefurbo de Paragvajo kaj ĝia ĉefa ekonomia, industria kaj kultura centro. Ĝiaj eksportaĵoj inkluzivas ŝuojn, teksaĵojn, kaj tabakon.

Felipe Méndez Asunción Paraguay.jpg
Panorama vido de la urbocentro je 2011
Asunciono
hispane Asunción, portugale Assunção
urbo
De supre: Rivero Paragvajo, Citibank, Cabildo de Asunciono, Nacia Panteono de Herooj, Palaco de los López, Hotelo Guaraní
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Asunción
Kromnomo: Patrino de Urboj
Ŝtato Paragvajo Paragvajo
Regiono Gran Asunción
Rivero Paragvajo
Situo Asunciono
 - alteco 43 m s. m.
 - koordinatoj 25° 16′ 56″ S 57° 38′ 06″ U / 25.28222 °S, 57.63500 °U / -25.28222; -57.63500 (mapo)
Areo 117,0 km² (11 700 ha)
 - de metropolo 1 000,0 km² (100 000 ha)
Loĝantaro 680 250 (2009)
 - de metropolo 2 164 316
Denseco 5 814,1 loĝ./km²
 - de metropolo 2 164 loĝ./km²
Fondita 15-a de aŭcgusto 1537
Horzono UTC (UTC-4)
 - somera tempo UTC (UTC-3)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +55 021
Situo enkadre de Paragvajo
Situo enkadre de Paragvajo
Situo enkadre de Paragvajo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Asunción
Retpaĝo: www.mca.gov.py
Map
Asunciono
Konstruaĵo de Nacia Panteono de Herooj en Asunciono

Historio redakti

Asunciono estas unu el la plej malnovaj urboj en Sudameriko. Eble Juan de Ayolas estis la unua Eŭropano vizitanta la lokon, sed la urbo, nomita Muy Noble y Leal Ciudad de Nuestra Señora Santa María de la Asunción ("Tre nobla kaj lojala urbo de Nia Sinjorino sankta Maria de la Ĉielenpreno"), fondiĝis la 15-an de aŭgusto 1537 de Juan de Salazar kaj Gonzalo de Mendoza (je tiu dato katolikoj festas la ĉieliron de Maria). En 1731 okazis ribelo de José de Antequera y Castro kaj liaj sekvantoj, unu el la unuaj ribeloj kontraŭ hispana kolonia rego. Post la Milito de la Trilanda Alianco (ekde 1865 ĝis 1870), brazilaj soldatoj okupis Asuncionon ĝis la jaro 1876.

La 1-an de aŭgusto 2004, granda manĝaĵvendejo brulis. Ĝi mortigis pli ol 460 homojn kaj vundis pli ol 400 pliajn – la plej mortiga katastrofo en la tuta historio de Paragvajo. Multaj personoj devis eskapi tra fenestroj, ĉar la vendejo ne havis fajreskapejojn. La proprietulo de la vendejo malfermis la elirajn pordojn pro la danĝero de ŝtelo.

Vidindaĵoj redakti

En la urbo troveblas la Nacia muzeo pri Belartoj de Asunciono (Museo Nacional de Bellas Artes de Asunción), la Metropola katedralo de Asunciono (Catedral Metropolitana de Asunción), la Preĝejo de la Enkarniĝo (Iglesia de la Encarnación) kaj la Nacia Panteono (Asunciono) (Panteón Nacional), pli malgranda versio de Les Invalides en Parizo, kie multaj el la naciaj herooj entombiĝis.

Trafiko redakti

Asunciono havas riveran havenon, fervojajn kaj ŝoseajn ligojn. La internacia flughaveno en la apuda Luque (Paragvajo) funkcias.

Klimato redakti

En Asunciono tropika klimato regas. Jare pluvas (neniam neĝas) ĉirkaŭ 1400 mm. La pluvokvanto kulminas en aprilo kaj malkulminas en julio. La averaĝa temperaturo estas inter 23 .

Gravuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fotoj redakti