Aswad estas brita muzikgrupo de regeo, fama pro aldono de fortaj influoj de ritmenbluso kaj de soulo al sia stilo de regeo.[1] Ili ludis ekde mezaj 1970-aj jaroj, kaj publikigis totalon de 21 albumoj. Iliaj pintosukcesaj unuopaĵoj en Britio estis la unuarangigitoj "Don't Turn Around" (1988) kaj "Shine" (1994). "Aswad" estas anglalingva literumaĵo por araba vorto oor "nigrulo". Ili estis trifoje nomumitaj al premioj Grammy.[2]

Aswad
Persona informo
TTT
Retejo http://www.aswadband.com/
vdr

Kariero redakti

La membroj de Aswad estas britaj devenantoj de enmigrantoj el Karibio. Ili studis en la lernejo John Kelly/Holland Park School. Aswad estis formita en 1975 en la areo Ladbroke Grove de Okcidenta Londono.[3]

La originaj membroj de Aswad estis gitaristo/kantisto Brinsley "Chaka B" Forde, drumisto/kantisto Angus "Drummie Zeb" Gaye, ĉefa gitaristo/kantisto Donald "Dee" Griffiths, basisto George "Ras" Oban, kaj klavaristo Courtney "Khaki" Hemmings.[4] Aswad estis la apoga bando de la koncertalbumo de Burning Spear de 1977 nome Live, registrita en la Rainbow Theatre en Londono. Aliaj kontribuantoj estis Vin Gordon kaj Karl Pitterson.[5]

Dekomence, la bando produktis muzikon laŭ la tendenco roots reggae (radika aŭ radikala regeo), kaj membroj kontribuis per individuaj kantoj dum Forde agis kiel ĉefa kantoverkisto de la bando. Poste sekvis diversaj membro- kaj stil-ŝanĝoj. Dum tiu frua periodo en la historio de la bando ili iĝis jam tre diferencaj el la jamajka regeo, en tio ke ili verkis kantojn kiuj temas pri aferoj de la nigraj junuloj kreskiĝantaj en Britio;[4] kiel ĉe "Three Babylon" kaj "It's Not Our Wish", kaj la tre ĵaz-influita instrumenta "Warrior Charge".

Membroj redakti

  • Brinsley "Dan" Forde – voĉo, lead & rhythm guitars (1975–1996, 2009)
  • Angus "Drummie Zeb" Gaye – voĉo, drumoj (1975–2022) (mortis 2022)
  • Donald "Dee" Griffiths – ĉefaj gitaroj (1975–1980)
  • Courtney "Khaki" Hemmings – klavaroj (1975–1976)
  • George "Ras" Oban – baso (1975–1979)
  • Tony "Gad" Robinson – baso, klavaroj, voĉo (1976–2022)
Aldonaj muzikistoj
  • Stanley Andrew – ĉefaj gitaroj, ritmaj gitaroj, akustikaj gitaroj, voĉo
  • Clifton "Bigga" Morrison – voĉo, klavaroj, melodica
  • Martin "Tatta" Augustine – ĉefaj gitaroj
  • John Kpiaye – gitaroj
  • Jimmy "Senyah" Haynes – ĉefaj gitaroj, akustikaj gitaroj
  • Michael "Bammie" Rose – saksofono
  • Vin "Trommie" Gordon – trombono
  • Eddie "Tan Tan" Thornton – trumpeto
  • Carlton "Bubblers" Ogilvie – klavaroj
  • Jimmy "J-Slice" Neath – trumpeto
  • Paul Garred – gitaroj
  • Michael Martin – klavaroj
  • Patrick Tenyue – trumpeto
  • Henry 'Buttons' Tenyue – trombono
  • Brian Edwards – saksofono
  • Trevor “T-BoNe” Jones – trombono
  • Perry "Lion" Melius – drumoj
  • Kenrick Rowe – drumoj
  • Paul Slowley – drumoj

Albumoj redakti

  • 1976 Aswad, Mango Records
  • 1979 Hulet
  • 1981 New Chapter, Columbia Records
    • Showcase, Mango Records
  • 1982 A New Chapter of Dub
    • Not Satisfied, Columbia Records
  • 1983 Live and Direct, Island Records
  • 1984 Rebel Souls
  • 1986 To the Top, Simba
  • 1988 Jah Shaka Meets Aswad in Addis Ababa Studio, Jah Shaka Music
    • Renaissance – 20 Crucial Tracks, Stylus
    • Distant Thunder, Mango Records
  • 1989 Crucial Tracks (Best of Aswad)
  • 1990 Too Wicked
    • Next to You, Island Records
  • 1993 Firesticks, Mango Records
  • 1994 Rise and Shine, Bubblin' Records
  • 1995 Greatest Hits
    • Dub: The Next Frontier
    • Rise and Shine Again!, Intercord
  • 1997 Big Up, Atlantic Records
    • Roots Rocking: Island Anthology, Island Records
  • 1999 Roots Revival, Ark 21
  • 2001 25 Live: 25th Anniversary, Eagle Records
  • 2002 Cool Summer Reggae, Universal Music TV
  • 2009 City Lock, Bubblin' Records

Referencoj redakti

  1. Snowden, Don, "Reggae—brit Style", Los Angeles Times, 14a de Julio 1985. Kontrolita 30a de Decembro 2010.
  2. Aswad. Alirita 6 March 2022.
  3. "Drummie Zeb obituary", The Times, 5a de Septembro 2022.
  4. 4,0 4,1 Moskowitz, David V.. (2006) Caribbean Popular Music: an Encyclopedia of Reggae, Mento, Ska, Rock Steady, and Dancehall. Greenwood Press.
  5. Larkin, Colin. (1998) The Virgin Encyclopedia of Reggae. Virgin Books.

Eksteraj ligiloj redakti