Ataŭalpo

lasta reganto de la inkaoj antaŭ la finkonkero fare de la hispanoj

Ataŭalpo, naskita en Cuzco en 1502 kaj mortinta en Cajamarca en nuna Peruo je la 26-a de julio 1533, estis la lasta reganto de la inkaoj antaŭ la finkonkero fare de la hispanoj. La hispanoj nomis lin Atahualpa.

Ataŭalpo
Persona informo
Ataw-wallpa
Naskiĝo 30-an de novembro 1499 (1499-11-30)
en Kito
Morto 29-an de aŭgusto 1533 (1533-08-29) (33-jaraĝa)
en Plaza de Armas of Cajamarca
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Kaŝamarko vd
Lingvoj keĉua lingvaro vd
Ŝtataneco Inkaa imperio vd
Familio
Patro Huayna Capac vd
Gefratoj Paullu Inca • ŬaskarManku Kapak la 2-aTupak Ŭalpa • Quispe Sisa vd
Edz(in)o Coya Asarpay vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post la morto de inkao Huajna Kapak kaj de ties heredunto, ekis civila milito inter la legitima filo Huaskar kaj Ataŭalpo, kiu estis filo de princino de Kito, kaj ne rajtis heredi. Tamen, li venkis la trupojn de Huaskar, igis ke oni mortigu tiun ĉi kaj okupis la povon.

Dume, la hispanoj alvenis en Cajamarca je la 15-a de novembro 1532. Ilia gvidanto Francisco Pizarro postulis pere de sia viculo Vicente de Valverde, ke la inkaoj akceptu kristanismon kiel solan veran religion kaj submetiĝu al la hispana reĝo Karlo la 1-a. Ataŭalpo indigniĝis kaj teren ĵetis la ofertatan Biblion. Post tio Pizarro ordonis ataki la indiĝenojn per artilerio kaj kavalerio kaj malliberigis Ataŭalpon.

Tiu interkonsentis, ke li rericevu sian liberecon, se liaj subuloj plenigos lian ejon per oro kaj dufoje per arĝento kaj juveloj ĝis la alto atingebla per mano. Tio okazis, sed Pizarro deziris pli da oro kaj akuzis Ataŭalpon pro idolkulto kaj perfido. Ataŭalpo estis kondamnita je morto per bruligo sur ŝtiparo, sed post lia konvertiĝo al katolikismo la puno estis mildigita al sufokado.

Post lia ekzekutado la inkaoj submetis sin preskaŭ sen rezisto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti